
La verbo "ŝajni" estas unu el la verboj, kiuj esprimas iom alian formon de "esti", ĉi-kaze "Esti laŭ ekstera aspekto, opinio, kredo, supozo, ...". Tial oni uzu adjektivon kiel predikato.
"Li ŝajnas fortA kaj sanA."

Vi pravas! "Li ŝajnas forte kaj sane" devus esti "Li ŝajnas forta kaj sana". Laŭ PIV, ŝajn- kuniĝas kun substantiva, adjektiva aŭ infinitiva predikativo. Dankon.

Tiaj verboj estas:
nomiĝi esti montriĝi aspekti resti ŝajni iĝi
Ni lerneje uzis helpilon por memorigi ilin: la komencliteroj formas la "vorton" NEMARŜI.
Bonvolu ne forgesi korekti vian frazon :)

Ho.... jen la nemarŝi-verboj! Mi scivolas ĉu estas lingvistika termino por ili.
Dankon!

nemarŝi-verbo: kopulo?

Vi pravas!

@ Martinod:
Bedaŭrinde la radiko "kopul" havas du relative malsamajn signifojn. Cetere ĝi estas neoficiala. Oni eble povas konsideri ĝin kiel fakan radikon (konsiderante gramatikon kiel fakon).
Ĉu "helpverbo" ne taŭgas?

Grizaleono:
Ĉar vi metas la demando al mi, mi respondos, kvankam mi mem ne bone scias.
"Helpverbo" havas alian signifon se temas pri aliaj lingvoj ol esperanto, sed se temas pri esperanto ĝi tamen povus esti bone komprenata. Mi tamen preferas "kopulo".
Ĉu iu alia havas proponon aŭ argumenton por unu el la jam proponitaj vortoj?
الوسوم
اعرض جميع الوسوم.القوائم
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRالسجلات
أُضيفت هذه الجملة أساسًا على أنّها ترجمة عن الجملة #1069527
إضافة: tigro1973, ٢٨ أغسطس ٢٠١١
وصل: tigro1973, ٢٨ أغسطس ٢٠١١
تحرير: tigro1973, ٢٨ أغسطس ٢٠١١
وصل: eliza, ٢٨ أغسطس ٢٠١١
وصل: eliza, ٢٨ أغسطس ٢٠١١
تحرير: tigro1973, ٢٩ أغسطس ٢٠١١
وصل: martinod, ٢٩ أغسطس ٢٠١١
وصل: martinod, ٢٩ أغسطس ٢٠١١