
Mi pensas, ke estas tro strikte kaj ne utile, malpermesi la uzon de "unu de".

Mi ne ŝanĝis mian penson de antaŭ 8 tagoj.
kial malpermesi?
En NPIV estas je #9: limigitan apartaĵon de ... aĵo
Poste NPIV diras: estas konsilinde ...uzi ...pli precizan prep-on el
Do 70% vi pravas, sed ne estas devo.
Mi ĝenerale ne ŝatas, ke estas ĉiam denove starigitaj aldonaj reguloj ...
La senco de la frazo estas tute klara kun de kaj kun el.
Aliaj frazoj, kiujn mi senhezite uzas: Unu de miaj amikoj, unu de miaj valizoj, unu de la multaj artefaritaj lingvoj...

Komparo de la diversaj lingvoj:
eine der, one of, une des, uma das
Kial nur Eo malpermesu la simplan laŭvortan tradukon, starigu escepton?
Tiu simpla sento estas en mia "lingva stomako", nur hezite mi konsiliĝas en dikaj gramatikoj, vortaroj.
Mi ankaŭ pripensas, kiel mi povus klarigi tiajn tiklaĵojn al lernantoj en kurso.

Saluton Hans,
Laŭ mi, temas ĉi tie pri vere kutima afero en Esperanto. La sufiĉe ofte uzata kaj konata esprimo estas "unu el [grupo]". Ne temas ĉi tie pri aparteneco, montrita de "de" ("la kajero de la lernanto"), aŭ pri pasiva aktiveco, denove montrita de "de" (ekz., "La libro estis voĉlegita de sia aŭtoro").
Ĉi tie temas pri parto EL tuto - ne vere pri "parto DE tuto".
Laŭ mi, la pli ĝusta, certe laŭ la spirito de la Esperanta gramatiko, estus la vortumo:
La litero "ß" estas unu EL la malmultaj aferoj, pri kiuj ...[ktp]

Ankaŭ la Majstro, L.L. Zamenhof mem, nomis sin (pseŭdonime) **Unuel**.
Mi kredas, ke vi konas tiun pseŭdnonimon de Z, kaj se ne - legu pri ĝi en la reto.
Amike, Eldad
Etichete
Vizualizați toate eticheteleListe
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRJurnale
Această propoziție a fost inițial adăugată ca traducere a propoziției #707518
adăugată de către Hans07, 26 septembrie 2011
legătură realizată de către Hans07, 26 septembrie 2011
editată de către Hans07, 9 octombrie 2011
legătură realizată de către Hans07, 19 octombrie 2011
legătură realizată de către PaulP, 24 februarie 2021