
Laŭ preciza rigardo ne ekzistas "la onta" semajnfino, sed multaj ontaj semajnfinoj, sed ne mankas kompareblaj uzoj: "la pasinta semajnfino" ( anstataŭ la pli preciza "la ĵus pasinta semajnfino") kaj "la sekvonta semajnfino" ( "la tuj sekvonta ...). Analogie do ankaŭ "la onta" ŝajnas permesebla. Tamen mi preferas sekvonta/sekva. Sekvado ( kaj ankaŭ pasado) laŭkutime sugestas tempan proksimeco (kvankam laŭlogike ne nepran). Onta ,resp. estonta, elvokas (almenaŭ ĝis nun) nur la ideon de aparteno al la estonteco (eble proksima aŭ eble malproksima).

Mi tute konsentas kun vi pri tio. La sama ideo aperis en mia menso, kiam mi tajpis tiun frazon. Sed mi trovis, ke la "la" sufiĉe difinis, ke temas pri la unua onta semajno... Mi eĉ antaŭvidis reagon de vi.

>Mi eĉ antaŭvidis reagon de vi.<
Vi estas bona kuracisto, kiu konas siajn pacientojn. :D

... aŭ bona paciento, kiu konas siajn kuracistojn :)
Etikedoj
Vidi ĉiujn etikedojnListoj
Frazteksto
Permesilo: CC BY 2.0 FRRegistroj
Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 958617
ligita de GrizaLeono, 2012-majo-15
aldonita de GrizaLeono, 2012-majo-15