
Se vi havas iojn ajn dubojn → Se vi havas iujn ajn dubojn
sciigu min tion → sciigu min pri tio
(ne eblas uzi du akuzativojn)

Mi malkonsentas, ke ne eblas uzi du akuzativ-objektojn. Laŭ mi "sciigu min tion" estas alia formo por "igu min scii tion". Jes, "pri tio" ankaŭ eblas en tiu ĉi kazo, sed oni ne rajtas simple ŝanĝi la postulatan kazon aŭ prepozicion laŭvole.
Se vi preferas, mi skribos "igu min scii tion". Aŭ simple aldonu vian preferitan version!

En cxi tiu frazo "sciigu min tion" oni havas la rektan objekton kaj la nerektan objekton kun la sama finajxo.
Oni povas argumenti, ke tio estas gxusta, sed gxi ne estas bona stilo. En la unua periodo de esperanta literaturo oni pli ofte vidis tion. Hodiaux oni preferas diri:
"Sciigu tion al mi" aux kiel Dominiko sugestis "Sciigu min pri tio" .

Kara fenris, ligo de du akuzativoj al unu verbo (unu rekta objekto, unu montranta ellasitan prepozicion) fakte povas kaŭzi konfuzon kaj mis- aŭ malkomprenon. Temas do pri ĝenerale akceptata regulo ne sen kialoj.
Cetere en vikipedio legeblas, ke "ekzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton lingvon). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per 'instrui al lernanto lingvon', 'instrui lernanton pri lingvo' aŭ simile."
Kaj tie estus bone, citi ankaŭ la solvon, kiun vi trovis ("igu min scii tion") ĉar ĝi estas tre bona.

Nu, bone. Mi ŝanĝos la frazon.
Štítky
Zobrazit všechny štítkySeznamy
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRZáznamy
This sentence was initially added as a translation of sentence #753588
přidáno uživatelem fenris, 18. června 2012
připojeno uživatelem fenris, 18. června 2012
upraveno uživatelem fenris, 22. července 2012