
*siaj*
Bonvole atentu, ke si-vorto neniam povas esti subjekto aŭ parto de ĝi.
"Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto." (Wennergren en PMEG)

Jes, sed ĉi tie "siaj" estas poseda pronomo/posesivo.
Eĉ se mi skribintus "liaj/ŝiaj" la afero ne estus pli klara...

"siaj privata kaj familia vivo, hejmo, interkomunikado kaj bona renomo" estas la subjekto de "estu" - tiun fakton ni ne povas ŝanĝi.

La subjekto de la frazo estas "Ĉiu" = ĉiu homo.
Ĉiu homo havas rajton, ke oni respektu lian/ŝian privatan kaj familian vivon, ...

Mi demandas min, ĉu ĉi tie entute necesas uzo de la posedaj pronomoj "liaj/ŝiaj" aŭ "ĝiaj".
Ŝajnas al mi, ke laŭ la hungara tekto sufiĉas "la" kaj tamen ĉio estas klara, ĉu ne? Se oni ĝenerale respektas tiujn (individu-rilatajn) valorojn, tiam oni respektas ankaŭ tiujn de ĉiu unuopulo. Aŭ ĉu estas eraro en tio?

La subjekto de la frazo estas "Ĉiu" = ĉiu homo.
Kara muelisto, vi parolas nun tamen pri alia frazo, la ĉefa frazo, dum mi parolis pri la subjekto de la (demanda) subfrazo.

Ĉar la tradukon pretigis pluraj hungaroj, mi ne rajtas esence ŝanĝi ĝin.
Laŭ mia opinio la teksto tiel sufiĉe fidele respegulas la originalon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Muelisto, July 3, 2012