
sian ?

Ĉu temas nur pri unu deputito aŭ parlamentaj deputitoj ĝenerale?
Mi tradukis ĝin kun la pluralo en la angla. Se tio ne estis via intenco ni povas malkonekti la frazojn.

Plena Manlibro pri Esperanta Gramatiko diras pri tio:
>>>Participo kun a-finaĵo ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se "si" aperas kune kun tia participo [...], tiam "si" ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ subfrazo:
Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.
(La anĝelo estis staranta kun glavo en sia mano.)
Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. (Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.)
*Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino.
La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do
> Karlo laŭtlegis poemon verkitan de lia patrino.<<<
En la supra frazo fakte la salajropago certigas la sendependecon de la deputito; do lian sendependecon.
Fonto de la citaĵo: http://bertilow.com/pmeg/gramat...j_frazoj.html"

@al_ex_an_der
Vi pravas, dankon !

Ho, mi por momento ŝanceliĝis...
Restu do "lia". Por eviti la "virŝovinismo"-n mi devintus skribi "ŝlia", sed fine mi restis ĉe "lia".
Kompreneble ĉi tie temas pri ĉiuj parlamentaj deputitoj, ankaŭ pri la virinoj... Do la pluralo en la angla teksto estas justa.
Dankon por ĉiuj!