
Ĉu vi parolas pri „feministino“? -- Certe ŝi ne estas „profesia virino“, ĉu ne? ;D

[#1628404] Vivu la virinismo! Se ŝi volas esti virinisto, kial ne? ☺
Laŭ PIV -ist- signas
1. Personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la radiko
2. Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino; ismano
En PMEG -isto estas koncize
persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)
Ni atentu, ke -isto nenion diras pri la sekso. Tio povas esti viro aŭ virino. Do ŝi povas esti feministo aŭ virinisto, kaj se ni volas akcenti, ke ŝi estas virino, ni povas nomi ŝin ankaŭ feministino aŭ virinistino (Kvankam en tiu frazo tio ne kreas diferencon, ĉar ŜI ja ĉiam estas virino).

"Cetere fiŝisto ne estas profesia fiŝo." — komentis Maria, kies amiko fiŝkaptas profesie.

Ĉu vi vere opinas, ke ŝi okupiĝas profesie pri virinoj? Tion mi ne povas kredi; krom ŝi estas kuracisto, hahaha.
Kaj, tiu frazo ja estas traduko de la franca „féministe“.
Do, ĉu ŝi ne okupiĝas pri la rajtoj de la virinoj aŭ batalas por ĝi? => „feminismo“, kiu estas laŭ reta PIV:
„Doktrino k movado, kiu celas havigi al virinoj egalecon kun la viroj laŭ la socia, ekonomia, jura k politika vidpunktoj.“
Pro tio mi en tiu ĉi kazo ĉiam dirus: „feminist[in]o“.
Jes, certe ĉi tie sufiĉas: „Ŝi estas feministo.“

Ne, sed „fiŝisto“ okupiĝas profesie pri fiŝoj!

Kaj marksisto ne profesie okupiĝas pri Markso, sed estas adepto de teoria skolo fondita de Markso. Mi nomas min esperantisto, ĉar mi estas persono, kiu uzas Esperanton — dum multaj milionoj da homoj, kiuj uzas la anglan, tamen pro tio ne estas anglistoj, sed "nur" anglalingvanoj. La pesimisto en mi diras, ke Esperanto estas malfacila. La optimisto diras, ke ĝi estas fleksebla. ;-)

Marksisto, Esperantisto: Laŭ via pli supra mesaĝo -ist- havas du signifojn kaj ĉi tie ja valoras la dua, ĉu ne?

Jes. Sed indas mencii, ke la signifon influas ankaŭ speciala eksterlingva faktoro, nome la Deklaracio de Esperantismo adoptita de la unua Universala Kongreso. --> http://esperantio.narod.ru/lingve/dok/bulon.htm
Tie interalie legeblas:
"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiuesperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga."
Pro la influo de tiu deklaracio "esperantisto" signifas ĉefe "esperantouzanto"/"esperantoparolanto" kaj NE adepto de iu ideo (pri la pacigo kaj feliĉigo de la himaro pere de Esperanto aŭ io simila ☺).
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenListen
Text des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRProtokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #2826362
hinzugefügt von JohanoLuko, am 2. November 2013
verknüpft von JohanoLuko, am 2. November 2013
bearbeitet von JohanoLuko, am 4. November 2013