
Kion vi celas diri per "ne konjektas pri tio"?

ne scias, ne divenas pri tio.

Ĉu vi eble povus klarigi en la angla, aŭ en la rusa? Ĉar la frazo estas ne malbona – eble ni povos ŝanĝi nur tiun ĉi parton, kaj la frazo estos perfekta. ☺

Mi opinias, ke ne necesas korekti ion en tiu frazo.
Ni komparu kun ekzemploj el Plena Ilustrita Vortaro:
La rezultojn oni eĉ ne povas konjekti.
La homa spirito emas konjekti pri tio, kion ĝi ne povas scii.
La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.
(Fonto: http://vortaro.net/#konjekti)
Cetere al mi ŝajnas, ke oni povas uzi ankaŭ "diveni", "supozi" aŭ "suspekti". Tiuj vortoj havas ja tre similan signifon.

Eble "suspektas pri tio" aspektus pli tujkomprenebla, ĉu ne?

Cxu mi devas sxangi al "suspektas"?

Laŭ mi, "konjekti" taŭgus al alia kunteksto ol la nuna.
Oni konjektas ion el situacio; oni konjektas el io, ke...
Ĉi tie oni ne konjektis, ke....
Pro tio mi sugestis uzi alian verbon anstataŭe.

OK, dankon.

OK.
ٹیگز
سارے ٹیگ ݙیکھوتندیراں
جملہ عبارت
لائسنس: CC BY 2.0 FRلوگو
ایہ جملہ اصلی ہے تے ترجمے کنوں ماخوذ کائنی۔
Selena777 ولوں شامل تھیا, January 3, 2015
Selena777 کنوں ایڈٹ تھیا, January 4, 2015