
Mi atendos ĉi tie, ĝis ŝi venos.

Mi ne vidas eraron en 'ĝis kiam'. PIV ankaŭ ne.

Vi misinterpretas: 'ĝis kiam...?' estas demando. (ĝis = prepozicio)
En via frazo 'ĝis' estas subjunkcio.
Vidu PIV Rim 5: uzi 'ĝis kiam' anstataŭ la subjunkcia 'ĝis' estas pleonasmo.

En PIV mi trovas ĉe Rim. 2:
"Mi bedaŭrinde ne scias, ĝis kiam mi ankoraŭ min okupos pri tiuj aferoj." kaj
"Skribu al mi, ĝis kiam li restos ĉe vi."
Kial
"Mi atendos ĉi tie, ĝis kiam ŝi venos."
ne ĝustas?

Ne ĝustas, ĉar en la frazo 'ĝis' ne estas prepozicio sed subjunkcio. En la aliaj frazoj temas pri (kaŝitaj) demandoj:
- ĝis kiam li restos ĉe vi? (= kiom longe daŭros lia restado?)
- ĝis kiam mi okupos min pri tiuj aferoj? (= kiom longe daŭras la okupo?
En la koncerna frazo NE temas pri demando (*ĝis kiam ŝi venos?* = *kiom longe daŭras la veno?*), sed nur pri subjunkcio, do sufiĉas nur 'ĝis'.

Bone, verŝajne vi pravas kaj via rezonado konformas kun la klarigo en PIV. Mi forigis la "kiam". Dankon pro viaj klarigoj.
Mi iom dubas, ke estas saĝa ideo konstrui Esperanton en tiu maniero. Laŭ mi frazkonstruo, pri kiu oni nur post detala cerbumado povas decidi, ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne, laŭ mi ne tre taŭgas por lingvo, kiu volas esti facile lernebla.
Krome mi ne estas tre kontenta pri la sistemo en tatoeba, ke mi kiel tradukinto respondecas pri la frazo kaj devas okupiĝi pri gramatikaj detaloj. Mi verŝajne preferas vikiecan sistemon - mi faras unuan provon, alia konstatas eraron kaj korektas. Punkto. Malpli da suma laboro - sufiĉas, ke vi komprenas, kial necesas korekti mian frazon, ne necesas, ke ankaŭ mi okupiĝu pri tio.
(Ĉe kio mi revenas al mia ĉiama demando pri ĝusteco de lingvo, kiun mi havas ankaŭ pri la germana: Ĉu ĝustas, kion gramatikistoj eltrovis kaj pri kio ili decidis, ke ĝi estas ĝusta - aŭ ĉu ĝustas, kion la homoj uzas? ... Diskuto plua verŝajne ne ĉi-paĝe.)

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #4727752
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1326348 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Sen „kiam”.
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1326348 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #1326348
الوسوم
اعرض جميع الوسوم.القوائم
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
السجلات
أُضيفت هذه الجملة أساسًا على أنّها ترجمة عن الجملة #351746
إضافة: ludoviko, ١٨ يوليو ٢٠١٠
وصل: ludoviko, ١٨ يوليو ٢٠١٠
تحرير: ludoviko, ١٨ يوليو ٢٠١٠
وصل: tiguliano, ١٩ يوليو ٢٠١٠
وصل: ludoviko, ١١ أكتوبر ٢٠١٠
وصل: ludoviko, ١١ أكتوبر ٢٠١٠
وصل: StanislawMandrak, ٥ أكتوبر ٢٠١١
إضافة: GrizaLeono, ٢٥ أكتوبر ٢٠١١
وصل: GrizaLeono, ٢٥ أكتوبر ٢٠١١
وصل: marcelostockle, ٢٨ يونيو ٢٠١٢
وصل: marcelostockle, ٣٠ نوفمبر ٢٠١٢
وصل: Horus, ١١ مايو ٢٠١٨
وصل: Horus, ١١ مايو ٢٠١٨
وصل: Horus, ١١ مايو ٢٠١٨
وصل: Horus, ١١ مايو ٢٠١٨
وصل: Horus, ١١ مايو ٢٠١٨
وصل: Horus, ١١ مايو ٢٠١٨
فصل: AlanF_US, ٢٦ مايو ٢٠٢١
وصل: glavsaltulo, ٢٧ مايو ٢٠٢١
وصل: marafon, ١٧ فبراير ٢٠٢٤
وصل: HAGNi, ٢٩ أغسطس ٢٠٢٤
فصل: PaulP, ٢٨ يوليو ٢٠٢٥