
Kvankam via frazo ne enhavas erarojn, tamen mi volas atentigi vin, ke ĝi ne estas bonstila. Ja tute ne necesas uzi sufikson "-in-" en ĉiu vorto, kie temas pri virino. Eble vi faris tion pro influo de via gepatra lingvo, sed en Esperanto ne ekzistas gramatikoj genroj, do substantivoj plejofte povas resti sekse neŭtraj. En via frazo la vorto "ŝi" sufiĉe difinas la sekson de la subjekto, do ĉiuj tri sufiksoj "-in-" estas superfluaj kaj nur pezigas la frazon. Estas pli bone uzi sufikson "-in-" nur tie, kie ĝi estas nepre necesa. Komparu, ekzemple, la du frazoj: (1) "Ŝi estas mia instruisto". (2) "Mi renkontis mian instruistinon". Nur en la dua frazo sufikso "-in-" ne estas tute troa. Tamen eĉ en la dua ekzemplo povas esti, ke la sekso ne gravas, do "-in-" ne estas deviga.
Amike,
s_E.

kririkistino --> kritikisto

Vian argumentadon povas esti konvinka. Sed nek la bazaj reguloj nek la tradicia uzo tion pravigas. Tion subtenas akademiano Bertilo, sed li ne estas la evangelio, ĉu?
Ak. Berlilo devas konvinki la Akademion, kaj poste mi trankvile obeos.
Kaj esperantistoj ne rajtas siaplaĉe adaptigi la gramatikon al sia preferata stilo.
Tunnisteet
Näytä kaikki tunnisteetListat
Lauseen teksti
Lisenssi: CC BY 2.0 FRLokit
Tämä lause on alunperin lisätty lauseen #524762
käyttäjän JoKo lisäämä, 28. helmikuuta 2016
käyttäjän JoKo linkittämä, 28. helmikuuta 2016
käyttäjän JoKo muokkaama, 29. helmikuuta 2016