
Kara amiko,
Eble vi forgesis "kiel"? Mi ne komprenas la uzon de "it" en la verbo. Mia libra fonto por reguloj estas la "Gramatikaj iloj por Esperanto" [ŝerpijo]. Ĉu vi povas doni pli da klarigoj?
Kore
Petro

Mi ne disponas la libron de Cherpillod, mi provas klarigi la frazon:
"Nova prezidanto" estas tiel nomata "predikativo". (La vorto estas neoficiala, oni povas konsideri ĝin kiel fakvorton.
Vidu la ekzemplojn en http://vortaro.net/#predikativo
Jen ili: "en la frazoj «ne nomu min reĝido» «oni ne povas supozi neekzistantaj tiujn faktojn», la vortoj «reĝido», «neekzistantaj» estas la predikativoj de la objektaj komplementoj «min», «faktojn».

Eble estos sekvo al viaj klarigoj. Mi konas tiun nocion. Mi bezonas nur eksplikojn pri via uzo de -it- en la verbo "anonci": fakte, ĝi estas transitiva, en uzo pasiva, do... akceptas predikativon, se mi bone komprenos. Ĉu mi eraras?

anoncitis = estis anoncita

Se vi komprenas la uzon de "bonas" por "estas bona", vi ankaŭ komprenos la uzon de "anoncitis" por "estis anoncita", ĉu ne?
Pri la verbigo de adjektivaj radikoj oni povas legi en la teksto de Kiselman ĉe
www.math.uu.se/~kiselman/transitiv.pdf sub 8.
Теги
Доступные тегиСписки
Текст предложения
Лицензия: CC BY 2.0 FRЖурнал
Это предложение было изначально добавлено в качестве перевода предложения №№11937
добавлено GrizaLeono, 14 сентября 2010 г.
соединено GrizaLeono, 14 сентября 2010 г.