
-> Diskonigi

Kompreneble, dankon

Ĉu "partager son passion" kaj " seine Leidenschaft teilen" = "diskonigi sian pasion"?
Ĉu ne "dividi sian pasion" / "kundividi sian pasion"?

Certe ne "dividi", ĉar tiam oni havas du duonajn pasiojn ;-) Sed "kundividi" efektive estas ankaŭ laŭ mi pli trafa traduko.

Jes ja "partager sa passion" estas ne nur ekkonigi sed ankaù kunsperti , kune travivi... kundividi ŝajnas pli simpla kaj trafa, mi tiel tuj ŝanĝos.

vivi -> travivi ?

Ŝajnas al mi, ke tiu aldono (kutima pro gramatika deklaro : vivi estas netransira) ĉi tie ne nepras.

Kial vi tiel opinias?

soweli_elefanto:
Zamenhof ne ŝatis nepre fiksila karakteron de transitiveco aù netransitiveco de la verboj, kaj precize uzis iufoje "vivi ....-on".
Ĉiamaniere pli grava la kompreno ol la gramatka kutimo, ĉu ne?
"Tra" kunportus "reecon" kun plene, kaj la ne ĉeesto de "tra" ne ĝenas la komprenon.

Dankon pro via klarigo. Eble vi pravas.
Etiquetas
Ver todas as etiquetasListas
Texto da frase
Licença: CC BY 2.0 FRHistórico
Essa frase foi inicialmente adicionada como tradução da frase Nº 979
adicionada por pjer, em 20 de outubro de 2010
ligada por pjer, em 20 de outubro de 2010
ligada por PaulP, em 13 de novembro de 2014
editada por pjer, em 14 de novembro de 2014
editada por pjer, em 17 de novembro de 2014
ligada por PaulP, em 18 de novembro de 2014