
mult-am ???

Tiel, kiel mi jam konetis vin, vi neniel akceptos tion: multam kiel neniam, cxiam, ...! Cxu mi pravas? Plie, mi uzemas kelkel, jenel, miel, vial, samal, samel, ...!
Mi atendas vian fortan reagon! :)
Dankon.

Se vi uzus tiajn vortojn en letero ekzemple al ĉino, ĉu vi kredas, ke li komprenus vin? Eble li respondus, ke "tio estas ĥina" por li. Kiel nomiĝas via nova lingvo? Ĉu vi jam legis, kiel vi petu novan flageton ĉe Tatoeba?
:)

Mi ne komprenas la frazon... Kial ĝi portas la Esperantan flagon? Ĉu temas pri Esperanto?

Aha... interese. Nun mi komprenis pri kio temas. Ne, ne en Tatoeba, ĉi tie ni uzas la kutiman lingvon, ne formojn, kiuj ne estas uzataj de la ĝenerala publiko.

Dankon karaj, fakte mi atendis pli fortajn reagojn! :)
Bone, mi uzos malpliom da tiaj kunmetajxoj en tatoeba!

Is it good now?

No, it wasn't corrected as yet.
Pliiganto, bonvolu ŝanĝi "mult-am" al "multfoje" (mi pensas ke tiu estas la plej taŭga esprimo ĉi-kaze, ĉu ne?) - aŭ al alia esprimo, laŭ via bongusto ;-)
Amike,
Eldad

Povus esti plimulte, plejmulte, multokaze, multkaze, ... sed mi konfidas vian bonguston! ;-)

Koran dankon! :)

Mi porponas ankaux forigi la komon fine de la unua parto de la frazo, kion vi opinias?

*proponas :)

Tio signifus alion:
1- Elmontri sian talenton kaj inteligenton, multfoje efikas malbone. Tio, en multaj (o)kazoj efikas malbone.
2- Elmontri sian talenton kaj inteligenton multfoje(,) efikas malbone. Se "elmontrado" ripetigxas multfoje, ...
Cxu?
Dankon.

Fakte, mia propono celis la jenon:
Elmontri sian talenton kaj inteligenton multfoje efikas malbone.
Nome, mi kredis ke la komo (almenaŭ laŭ la gramatiko) ne estas necesa. Sen komo, "[La unua parto de la frazo] multfoje efikas malbone".
Tamen, se vi kredas ĝin necesa por aldoni klarecon al la frazo, mi ne kontraŭos.

Via propono ja estas korekta tamen ambigua. Metado de komo antaux aux post "multfoje" povas malaperigi la ambiguecon.
Dankegon.

Dankon pro via respondo (kiun mi akceptas).
Permesu al mi etan korekton pri Esperanto:
vi uzis "estas korekta". Tio ne estis "korekta", ĉar ne temas ĉi tie pri korekto; ĝi estis "ĝusta" :)
Mi scias, tiu estas komuna eraro de multaj Esperantistoj (ankaŭ de mi, dum multe da tempo), pro la influo de la angla kaj la franca (kaj aliaj eŭropaj lingvoj), kie "korekt-" signifas "ĝusta".

Verdire mi ne sciis pri tio. Mi jxus rigardis PIVon: la 2a signifo de korekta estas gxusta sed evitinde!
Dankegon por la klarigo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, October 28, 2010
edited by pliiganto, November 23, 2010
edited by pliiganto, November 23, 2010
linked by martinod, May 9, 2011
linked by martinod, May 26, 2011