
Ĉu vi forgesis komon? ☺

Mi opinias, ke ne necesas komo post la rektobjekta citaĵo, ĉar la citiloj klare limigas la citaĵon.
Sed eble mi malpravas. :-)

Nu, ne ekzistas striktaj reguloj en Esperanto, nur „fortaj kutimoj”. Monato sugestas al siaj kunlaborantoj la jenon:
Parolprezento post la citaĵo
sen komo, se la citaĵo finiĝas per interpunkcio:
„Kial vi demandas?” diris Bertie.
„Jes, faru!” diris Mavis.
„Sed kun dudek jaroj, ĉu vi ne ...” komencis Ella.
ne citu simplan punkton ĉe la fino de la citaĵo, sed uzu anstataŭe komon post la citaĵo:
„Vi pravas”, konsentis Mellowkent.
Do en via frazo prefere estu komo post la ferma citilo, kiel el la germana, kaj malkiel en la angla.

Dankon al vi ambaŭ. Mi aldonis komon. Ja restas multaj komoj en mia komputilo :-)
Etichete
Vizualizați toate eticheteleListe
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRJurnale
Această propoziție a fost inițial adăugată ca traducere a propoziției #6097886
adăugată de către GrizaLeono, 23 mai 2017
legătură realizată de către GrizaLeono, 23 mai 2017
legătură realizată de către martinod, 29 iunie 2017
editată de către GrizaLeono, 29 iunie 2017