
Laŭ la rusa frazo "(tiu,) kiu".
Laŭ la franca ?

Laŭvorte la franca frazo diras "Mi ne plu estas, kio mi estis".
Ĉar "mi" ne estas aĵo, mi volis eviti la uzon de "tio".

>>> "mi" ne estas aĵo <<<
Jen fascina temo por filozofia diskuto. En ĝin mi eniros ne NUN, ĉar tute praktikaj taskoj vokas min. Mi pretas reveni al tio poste. Tute naive kaj nefilozofie mi supozas, ke ne estas io misa en la uzo de tio. Kompareblaj ekzemploj:
Kio li estas? — Li estas profesoro.
Kiu li estas? — Li estas Petro.
Kia li estas? — Li estas malgranda.
Sed pli grave: Li estas honesta homo. — Ha, ĉu vi vere kredas, ke li estas tio?

Sendube en la lasta respondo ankaŭ "tia" funkcias.

Laŭ mi tiaj frazoj "Kio mi estas" povas esti laŭvortaj tradukoj de okcidentlingvaj frazoj.
Mi supozas, ke "Kio estas lia profesio?" estas pli ĝenerale komprenebla frazo.
Mi mem neniam intence skribus "Li estas honesta homo. — Ha, ĉu vi vere kredas, ke li estas tio?". Mi tre verŝajne skribus: "... ke li estas tia."
Nu, eble ni poste revenos al tiu problemeto.
खूणचिठ्ठ्या
सर्व खूणचिठ्ठ्या पाहावाक्याचे मजकूर
परवाना: CC BY 2.0 FRऑडिओ
नोंदवही
हे वाक्य मूळतः वाक्य क्र. 126639
GrizaLeono यांनी जोडले ९ जुलै, २०११ रोजी
GrizaLeono यांनी दुवा जोडला ९ जुलै, २०११ रोजी
GrizaLeono यांनी संपादित केले ९ जुलै, २०११ रोजी
Dimitrije यांनी दुवा जोडला १५ ऑगस्ट, २०११ रोजी
al_ex_an_der यांनी दुवा जोडला २८ नोव्हेंबर, २०१३ रोजी
PaulP यांनी दुवा जोडला ५ नोव्हेंबर, २०१५ रोजी