
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #3706820

-> Ĝi estis varma tago.

Mi kredas, ke la traduko "Estis varma tago" estas ja akceptebla.
>>> Ĝi estis varma tago.
Leginte tion, mi emas demandi, kio estas ĝi?
Spontana tradukideo:
La tago estis varma.

Ĉu "Estis varma tago" ne povus signifi "Ekzistis varma tago"?

Mi provos kontentigi ambaŭ.

Ha! Nur nun mi rimarkas, ke Alexander jam havis la saman ideon.
Fakte ni povus demandi, ĉu ni ne diru "Ĝi pluvas" (kiel ni diras en la nederlanda). Tamen, ĉiuj diras "Pluvas". Same mi diras "Varmas hodiaŭ". "Estas varme", "Estas varma tago".

Kara Leo,
inter "Estas varme.", "Varmas hodiaŭ" kaj "Tio estas varma tago.*
estas granda diferenco, almenaŭ pli granda ol eble ŝajnas.
La unua kaj dua frazoj esprimas senperan subjektivan impreson,
mi parolas pri tio, kiel mi fartas ĉe tiu cirkonstanco.
La tria frazo prezentas la aferon kiel fakton,
mi diras, kion mi pensas pri la tago.
Mi ne scias, ĉu tio estas bona klarigo, sed eble ĝi proksimume igas kompreni, kial la unua kaj dua frazo rajtas esti sen subjekto, dum la tria ne.

Kara Alexandro,
mi kredas kompreni, kion vi skribis.
Origine mi tradukis la francan frazon "C'était une chaude journée."
La demando estas, ĉu mi ĝuste tradukis la francan frazon per "Estis varma tago".
Mi devus demandi Nimfeon pri tio: kiel oni france esprimas la diferencon inter ambaŭ frazoj:
- Estis varma tago
- La tago estis varma
Laŭ mia limigita scipovo de la franca, mi dirus:
- C'était une journée chaude (aŭ chaude journée - kiu verŝajne ankaŭ montras subtiletan diferencon)
- La journée était chaude
Jen alia frazo, kiu eniras mian kapon: Il faisait chaud ce jour-là.
Ĉu tiu frazo ĝuste tradukas "Varmis je tiu tago"?
Plia frazo: "J'avais chaud ce jour-là" laŭ mi estas klare subjektiva.
Ekde mia unua traduko (en 2010) kaj nun okazis jam oko da religoj. Eble ne ĉiuj religintoj sentis la subtilan diferencon inter ambaŭ frazoj.
Nu, hodiaŭ klare pli malvarmas ol hieraŭ, ne nur laŭ mi, sed ankaŭ laŭ la termometro (kiu tute ne estas metro :-)
ٹیگز
سارے ٹیگ ݙیکھوتندیراں
جملہ عبارت
لائسنس: CC BY 2.0 FRلوگو
This sentence was initially added as a translation of sentence #458251
GrizaLeono ولوں شامل تھیا, September 28, 2010
GrizaLeono ولوں لنک تھیا, September 28, 2010
autuno ولوں لنک تھیا, October 24, 2010
nonong ولوں لنک تھیا, June 6, 2013
PaulP ولوں لنک تھیا, November 14, 2014
PaulP ولوں لنک تھیا, November 14, 2014
PaulP ولوں لنک تھیا, November 14, 2014
PaulP ولوں لنک تھیا, November 14, 2014
Horus ولوں لنک تھیا, January 20, 2015
GrizaLeono کنوں ایڈٹ تھیا, July 20, 2015
danepo ولوں لنک تھیا, July 20, 2015
MarekMazurkiewicz ولوں لنک تھیا, October 31, 2015