Narbo = Barbo
Gratulon. Bonega ideo. Mi aldonus la proverbaron, se ĝi jam ne ekzistus.
filozofon
Mi ne konsentas, ĉar temas pri: fari iun ia/io.
Barbo ne faras iun filozofon = Barbo ne faras iun ajn filozofon.
La signifo ĉi tie: Barbo ne faras, ke iu estas filozofo.
Ne ne, estas ĝuste. Kun -n la senco estus tute alia.
Ja, tute ĝusta - sen la akuzativo.
@koosscharroo: Dankon por via klarigo. Mi lernis, ke la frazo estas korekta.
Ĉu la traduko (el la latina lingvo) „Barbo ne faras filozofon“ ankaǔ eblus?
@samueldora, jes, laŭ mi, "Barbo ne faras filozofon" ankaŭ estas ĝusta traduko.
Notu, ke la vorto estas "ĝusta", ne "korekta". "Korekta" en Esperanto devus signifi ion rilatan al "korekti", fari ion "ĝusta". Estas tre furora erara uzo en Esperanto, pro la influo de aliaj eŭropaj lingvoj.
Notu, ke tia kritiko pri "korekta" ne estas akceptata de ĉiuj. Oni ofte aŭdas ĝin kaj por iuj ĝi ŝajnas esti eĉ amata ĉevaleto. Simile oni povas kritiki vortojn kiel "falsa, fiksa, komplika, fuŝa kaj aliaj. Sed ekzistas respektindaj lingvouzantoj, kiuj opinias tian kritikon malprava. Kaj oni trovas abundegon da tia "erara" uzo de "korekta", ekzemple en la Tekstaro de Esperanto.
Unue, koran dankon pro via klarigo. Ja estas vorto, pri kiu oni multe diskutas. Eĉ se mi akceptas vian (kaj tiun de aliaj) kritikon ĉi-rilate, mi kredas, ke indas instigi la homojn tamen uzi ankaŭ la ĝustan (nome, nedisputeblan) formon "ĝusta", ĉu ne? :)
Kara ondo, ĉu oni jam diskutis la jenon:
"korekta" devus enteni la signifon de korektado; ekzemple, "korekta teksto"- teksto, kiu enhavas korektojn; kion vi dirus alimaniere ĉi-kaze, ĉu "korektiga teksto"? (se temas pri iu teksto, kiu korektas alian).
Ni emas havi neambiguajn vortojn.
Mi diris nenion pri tio, kiun vorton mi mem preferas kaj uzas. Sed mi ĉiuokaze opinias, ke temas pri afero, kiun diversaj homoj (eĉ tre respektindaj gramatikistoj kaj vortaristoj) interpretas diverse. La granda eraro de esperantistoj en ĉi tiaj dubindaj aferoj estas tio, ke oni komencas korekti la tekstojn de aliaj simple laŭ sia propra opinio (kiun, kompreneble, ĉiu taksas genia). Feliĉe tio ne eblas ĉi tie en Tatoebla, sed en aliaj medioj tio estas facila kaj multe praktikata. Tia lingvobuĉejo estas ekz. Vikipedio.
Se vi volas paroli pri teksto aŭ homo, kiu korektas, vi certe trovos adekvatan, ne miskompreneblan vorton por tio. Kial ne diri ekzemple "korektanta" aŭ "ĝustiga"? – Diri "korekta" ja verŝajne okazigus miskomprenon, kaj "korektiga" estas rekta eraro, se oni ne vere celas "kiu igas korekti". Fakte, ĉi tie en Tatoeba oni ofte vidas komentojn, kiujn la skribinto mem certe ŝatus nomi "korektigaj".
Dankon, mi konsentas kun viaj rimarkigoj, kaj plene akceptas ilin. Fakte, mi bedaŭris, ke mi uzis la vorton "erara" en mia antaŭa komento; pli bona elekto estus "nerekomendinda".
Mi eĉ preferus "nerekomendinda, laŭ mi" :)
Nu jes, ankaŭ mi volas korekti kaj nomas eraraj multajn frazojn, kaj opinias tion neniel riproĉinda. Sed pri ĉi tiaj okazoj mi estas singarda.
Se vi volas pli profunde studi opiniojn pri "korekta", vi povas komence rigardi kion Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro diras pri la vorto (estas tute kontraŭaj opinioj) kaj poste legi opiniojn de du akademianoj (Wennergren kaj Pokrovskij) ĉi tie:
http://bertilow.com/pmeg/vortfa...inajhoj/a.html (v. sub "Falsa kritiko")
http://www.esperanto.org/Ondo/L-sp7072.htm (v. sub "Gramatika malkohero")
Dankon. Bedaŭrinde, mian Plenan Vortaron mi iam donacis al iu, do mi restis nur kun PIV (kaj NPIV); mi sciis, ke PIV estas kontraŭ la uzo de "korekta" en la signifo de "ĝusta" (ĉu ja?).
Mi volonte legos kion Wennergren diras pri tio, kaj kion Pokrovskij.
Etiquetas
Ver todas as etiquetasTexto da frase
Licença: CC BY 2.0 FRHistórico
Essa frase foi inicialmente adicionada como tradução da frase Nº 368973
adicionada por esperanto, em 18 de julho de 2010
ligada por esperanto, em 18 de julho de 2010
editada por esperanto, em 28 de julho de 2010
ligada por Demetrius, em 23 de setembro de 2010
ligada por Demetrius, em 23 de setembro de 2010
ligada por Demetrius, em 23 de setembro de 2010
ligada por salikh, em 5 de dezembro de 2010
ligada por Eldad, em 16 de abril de 2011
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
ligada por martinod, em 5 de março de 2014
desligada por Rovo, em 30 de maio de 2021
ligada por Rovo, em 30 de maio de 2021
ligada por shekitten, em 14 de outubro de 2021