menu
Tatoeba
language
Register Log in
language Català
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Explorar

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Comunitat

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #2146221

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Oració #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copiar oració info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Traduccions
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Editar aquesta traducció
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copiar oració info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Traduccions de traduccions
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Editar aquesta traducció
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copiar oració info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Menys traduccions

Comments

PaulP PaulP 31 d’agost de 2016 31 d’agost de 2016, a les 9:48:56 UTC flag Report link Enllaç permanent

-> Ĝi estas klara.

Koninda Koninda 31 d’agost de 2016 31 d’agost de 2016, a les 14:06:17 UTC flag Report link Enllaç permanent

Via propono estas tre konciza, PaulP. Se vi klarigos pli detale, eble mi konsentos. Mia starpunkto ankoraŭ subtenas la frazon, kiun mi afiŝis. Mi tradukis la anglan frazon, "It's clear". Kiel ĉiu frazo en Tatoeba, ni ne havas ĉirkaŭtekston por kompreni la signifon de tiu frazo. Tiu angla frazo postulas diversajn tradukojn en diversaj situacioj. "Estas klare" estas bona traduko por iuj situacioj. "Tio estas klara" bone funkcias en aliaj situacioj, kaj mi provizis tiun alternativon en la sama tago. Simile dubsencaj estas la tradukoj en pluraj aliaj lingvoj, kiuj interligiĝas en ĉi tiu paĝo.

Via propono, "Ĝi estas klara", estas plia bona traduko, por plia situacio. Vi aldonu ĝin. Sed mi hezitas ŝanĝi mian bonan proponon al alia bona propono, kaj forigi utilan kaj informan alternativon, kiu kovras iujn oftajn situaciojn. Kion vi dirus pri tio? Malpli koncize, mi petas.

PaulP PaulP 31 d’agost de 2016 31 d’agost de 2016, a les 17:46:10 UTC flag Report link Enllaç permanent

> Mi tradukis la anglan frazon, "It's clear".

Ĉu? Ne, vi forgesis traduki la vorteton "it" kaj per tio kreas sensubjektan frazon. Sensubjektaj frazoj estas tre maloftaj en Esperanto.

Laŭ PAG sensubjektaj verboj esprimas nur meteologiajn fenomenojn (Pluvas, neĝas, hajlas ...), fizikajn impresojn (Estas varme, komforte), konvenecon (estas dece, bezone, dezirinde). Aparta okazo estas la verbo "temi" kiam ĝi signifas "la temo, la demando estas pri" (Ne temas pri konsilo, sed pri ordono).

En "lernu" ni legas: En Esperanto preskaŭ ĉiuj verboj nepre devas havi subjekton, sed tamen ekzistas ankaŭ tiaj verboj, kiuj povas esti uzataj sen subjektoj.

Kaj ili donas pli-malpli la samajn ekzemplojn de PAG: meteologiaj fenomenoj, la verbo "temi":

Temas ne pri li, sed pri ŝi.
Pluvas, fulmas kaj tondras.
Estas varme.
Tagiĝas.

Koninda Koninda 31 d’agost de 2016, edited 31 d’agost de 2016 31 d’agost de 2016, a les 18:26:47 UTC, edited 31 d’agost de 2016, a les 19:11:24 UTC flag Report link Enllaç permanent

Se PAG diras tion, estas klare, ke ili ne pripensis alian tute oftan uzon. Estas logike, ke la aŭtoroj ne konsultis La Tekstaron, ĉar tiu fonto de informo ne ekzistis, kiam PAG verkiĝis. Sed estas necese kontroli ĝin nun, se oni deziras havi superrigardon pri la efektiva uzo de Esperanto, fare de iuj el niaj gravaj verkistoj. Estas evidente, ke la ekzemploj ne montras ĉion pri Esperanto, sed el la 104 frazoj kun la vortoj "estas klare", multe pli ol la duono uzas la frazparton sen simpla o-vorta substantivo. Almenaŭ kvinfoje, la kompleta frazo estas "Estas klare." (Kabe, "La Faraono"; Varankin, "Metropoliteno", Broadribb, "La Respubliko".)

Pluraj aliaj ekzemploj aperas, kie "estas klare" estas klare sendependa subfrazo, kiu povus esti tute sendependa frazo. Ekzemple, "La torako devas puriĝi, estas klare." kaj "Li kvazaŭ ne aŭdos, kiam ŝi parolos pri pago, estas klare." El "Vespera ruĝo anoncas ventegon" de Sziláĝyi; '“Estas klare,” li respondis,' kaj “Estas klare, nun, kia devas esti la korpo" el "La Respubliko" de Broadribb. Amaso de aliaj ekzemploj aperas, kie la cetero de la frazo estas simila al "li diris". Ankaŭ aperas ekzemploj el "Monato", eble eĉ de numeroj, kiujn vi redaktis. Ne estas honte ke vi ne ligis tiujn al la nuna diskuto. Estas kompreneble.

Estas utile, ke serĉantoj de Tatoeba vidu ekzemplojn de tiaj frazoj, ĉar ili ofte aperas en Esperanto, ĉu parola, ĉu skriba.

PaulP PaulP 1 de setembre de 2016 1 de setembre de 2016, a les 6:11:51 UTC flag Report link Enllaç permanent

Mi ankoraŭ ne estas tute konvinkita pri la neĝusteco de la regulo de PAG, sed mi plustudos! Intertempe mi humile forigis la etikedon "@change" de via frazo!

PaulP PaulP 1 de setembre de 2016 1 de setembre de 2016, a les 6:23:34 UTC flag Report link Enllaç permanent

P.S. Estas klare, ke vi incitetis min, dirante, ke eĉ en "Monato" aperas tia uzo ;-) Nu, almenaŭ la ekzemploj en "Tekstaro" estas ĉiuj ekzemploj de "Estas klare, ke ..." kaj ne de "Estas klare." kiel sensubjekta frazo. :-)

Koninda Koninda 1 de setembre de 2016 1 de setembre de 2016, a les 15:11:47 UTC flag Report link Enllaç permanent

Sendube mi petolas iomete pri la ekzemploj, kaj mi ĝojas ke vi akceptas la ŝercon. Ne estas mi, kiu asertas ke "Estas klare", aŭ "Estas klare, ke..." estas sensubjektaj frazoj. Laŭ mia starpunkto, la frazo "Estas klare" havas subjekton. Eble la subjekto aperas en apuda frazo, aŭ eble la parolanto retenas ĝin en la kapo, sed la subjekto ekzistas, ie ekster la frazo.

Mi notas neniun proteston rilate al la supra frazo de Griza Leono, "Klare." Nek pri tio de sigfrido, "Tutcerte." Do, frazoj sen verbo, kaj sen subjekto. La plejparto de la tradukoj en la diversajn lingvojn havas du vortojn; multaj havas nur unu vortoj; kaj tre malmultaj frazoj havas verbon kaj subjekton en la frazo. Ankaŭ por tiuj aliaj lingvoj, mi supozas, la subjekto ekzistas, sed simple ne aperas en la frazo. Tute normale, ĉu ne? Sed, ĉu bone? Aŭ malpermesinde? (Tiel ne parolas kaj skribas, sufiĉe ofte sen aperigi la verbon aŭ subjekton en la frazo.)

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #2123612It's clear..

Estas klare.

added by Koninda, 15 de gener de 2013

linked by Koninda, 15 de gener de 2013

linked by fekundulo, 15 de gener de 2013

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by martinod, 1 de setembre de 2016

linked by shekitten, 6 de novembre de 2023