
ĉu vi povas klarigi la kunteksto de tiu frazo en la germana, mi petas?

Fakte mi (eble naive) esperis, ke la traduko jam grandaparte klarigas sin mem, eĉ konsideris tiucele necese kaj pardoneble uzi pli da vortoj ol la originalo.
Do mi provos klarigon. Vi ja scias, sed por aliaj mi aldonas, ke la laŭvorta traduko estas:
Kiel vi efektive imagas tion. Tiun "efektive" povus anstataŭi "verdire", "fakte", "propraaence", "esence" aŭ "laŭ via origina intenco"...Aber eigentlich hat eigentlich gar keine eigene Bedeutung. :D Sed fakte "eigentlich" propran signifon tute ne havas. Tiu vorto servas ĉefe por plifortigi la diron kaj por fari la frazon iom pli "plena", do ĝi servas kiel akcentilo kaj "remburkuseno". Ni do povas senskrupule traduki sen ĝi:
Kiel vi imagas tion? Sed nun ekas la bezono klarigi.
Ne temas pri IA imagata IO; la singnifokampo estas pli mallarĝa. La frazo parolas pri ideo realigebla per iu(j) ago(j), ne temas pri imago de objekto (do ne "mi imagas nian novan aŭton ruĝa kaj rapida" aŭ simile), kaj jen, cetere, la kaŭzo, pro kiu oni ne demandas "Kia?" sed "Kiel?"
Ekzemplo de kunteksto:
"Mi deziras festi kun ĉiuj anoj de mia klaso." - "Kiel vi imagas tion? Nia loĝejo estas malgranda,kaj ĉu vi pripensis, kiom da manĝaĵoj necesus?"
Temas do pli mal pli
pri
1. La demando: Kiel vi imagas la konkretan realigon de tiu
ideo?
2. Esprimo de dubo, ĉu la realaj cirkonstancoj entute permesas la realigon de la ideo.
(Tiu dubo povas varii inter scivolo trans skeptiko ĝis rifuzo,protesto)
Jen interpreto laŭ mia povo kaj komprenu. Eble iu aldonos aŭ korektos ion. Ĉiuokaze mi esperas, ke vi jam povis gajni iom pli da klaro...
标签
查看全部标签Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
搿则句子最早是作为句子#933335
January 11, 2012 al_ex_an_der 添加
January 11, 2012 al_ex_an_der 链接
January 13, 2012 etala 链接