- Tajperareto en la unua vorto
- Krome mi dubas pri "kia". La vorto ne rilatas al "afabla" sed al "afablulojn", do estu "kiel", ĉu ne?
Dankon pro via rimarkigo de la tajperaro.
Pri "kia" jen mia klarigo: sufiĉas aldoni la subkomprenata verbo "Afabluloj, kia [estas] vi, ..." Estas tia ekzemplo en la Fundamenta Krestomatio: "Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto..." (kun eksplicita "estas", kaj alia kun subkomprenata "estas" en "Elektitaj Fabeloj": "... kiam oni havas tian ĉevalaĉon, kia ĉi tiu, kiu deĵetas vin, ..."
Pli klare estus la frazo, en kiu la indika korelativo estas eksplicite aldonita: "Afablulojn tiajn, kia estas vi, oni malofte renkontas." aŭ "Tiajn afablulojn, kia vi, oni malofte renkontas.", ktp.
Se vi insistas, mi kompreneble ekscplicitigos la subkomprenatajn vortojn.
Jen plia ekzemplo, el "La revizoro":
"Mi fariĝis nun tia malsaĝulo, kia mi neniam ankoraŭ estis." sen subkomprenitaj vortoj.
Per la serĉesprimo ", kia " oni trovas kelkajn taŭgajn ekzemplojn en http://tekstaro.com
La korelativoj finiĝantaj per "el" estas adverbecaj, ĉu ne?
Nu, ni ne diras: "Mi estas maljune". Kial ni do dirus "Mi estas tiel", se ekzistas adjektiva korelativo? Sendube oni povas trovi multajn ekzemplojn de Zamenfoj, en kiuj li uzas "tiel", ĉar nur poste li aldonis la serion "kia, tia, ...", se mi bone memoras.
Etichette
Visualizza tutte le etichetteElenchi
Testo della frase
Licenza: CC BY 2.0 FRCronologia
Questa frase è stata aggiunta inizialmente come traduzione della frase #618430
aggiunta da GrizaLeono, il 19 gennaio 2014
collegata da GrizaLeono, il 19 gennaio 2014
collegata da PaulP, il 29 maggio 2014
collegata da PaulP, il 29 maggio 2014
modificata da GrizaLeono, il 29 maggio 2014
collegata da martinod, il 29 gennaio 2020
collegata da martinod, il 29 gennaio 2020