
@check

Mi preferas "tero", minuskle. Mi rezonas jene:
Vortoj kun majuskloj en Esperanto estas propraj nomoj. Propraj nomoj ne havas artikolon (oni diras: Svislando, Jupitero, Zamenhofo, Berlino - kaj ne "la Svislando" ktp.)
Do "la Tero" estas kontraŭdiro en si mem.

Sed "Tero" estas la propra nomo de planeto Tero.

Jes, "Tero" estas la propra nomo de nia planedo.
Tamen en via frazo oni rigardas la teron proksimume kiel sinonimon de "firma grundo", "pejzaĝo".
Tiu diferencigo povas ŝajni strange, sed oni uzas tiujn vortojn tiel
kaj diras ekzemple
Ĉirkaŭ Tero estas atmosfero.
La ĉielo estas super la tero.
La luno heligas la noktan ĉielon.
La distanco inter Tero kaj Luno estas 385 000 kilometroj.

OK

Mi samopinias, ke en tiu ĉi frazo, "tero" komenciĝu per minusklo.
En la frazo "La distanco inter Tero kaj Luno estas 385 000 kilometroj." temas klare pri propraj nomoj. Tion ankaŭ substrekas la fakto, ke oni ne uzas "la" antaŭ la nomoj.

Dankon!
گالد ئے نبشت
لیسن: CC BY 2.0 FRلاگ
اے گالِد بندات ءَ گالِد3616307#
ءِ گیش کرتگینSelena777،November 9, 2014
ءِ کڑی کرتگینSelena777،November 9, 2014
ءَ رِدگ کتگ Selena777،December 5, 2014
ءِ کڑی کرتگینSelena777،December 5, 2014
ءِ کڑی کرتگینpkill،November 11, 2021