"Singarde" kaj ne "prudente", ĉu?
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #5252599 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Nu, mi evitas "siNgarde", ĉar mi konsideras tion eraro (eble farita de Z. mem, eĉ pro tio, ke la presistoj ne bone deĉifris lian kuracistan manskribaĵon). Mi kutime skribas "sigarda".
Mi supozas, ke "sekure" ankaŭ povos kontentigi vin :-)
Dankon.
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #5252599 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #5252599
Stiru? Konduku?
Ŝajnas al mi, ke la difino de PIV estas tro malvasta.
En Gerda Malaperis de Claude Piron oni vidas:
1.''Oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi.'' [La ŝoforo ne povas esti profesia ŝoforo se knabino sidas apud li.]
2. Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna.
El La bona lingvo
Se tiel, demandu miajn edzinon kaj gefilojn, ili konfirmos al vi jenon: kiam mi ŝoforas kaj mia apudulo instrukcias, ke mi iru dekstren aŭ maldekstren, se li konas min, li mane gestas al la ĝusta direkto,
El Monato: Se ĉi-somere vi turisme aŭtas, ĉu en Britio aŭ alilande, ŝoforu sekure. Kaj, super ĉio, ĝuu la (nordduonsferan) someron.
Dankon, Dejo! Mi rezonas jene: "ŝofor'" estas substantiva radiko (vidu la 8an oficialan aldonon). Oni povas verbigi substantivon, sed nur escepte, kaj ĉefe poezie, aŭ ŝerce:
patro: mi patras (= mi estas patro)
bluo: la ĉielo bluas (= la ĉielo estas blua)
Ne eblas fari tion ĉiam.
tero: io teras? iu teras? sed ja "enterigi"
vorto: io vortas? sed ja "vortigi"
Tamen ekzistas esceptoj. "lok'" estas baze substantiva radiko, sed tamen oni uzas "loki" kiel transitivan verbon. Ekzistas kelkaj pliaj tiaj esceptoj en Esperanto, la tiel nomata "senescepta lingvo".
Do mi tre hezitas verbigi "ŝofor'" kaj tiel krei plian escepton al nia lingvo.
Mi ne parolus pri "escepto en nia lingvo". La samo ekzistas en naciaj lingvoj, almenaŭ en la oficialaj versioj de naciaj lingvoj.
"Tablo" estas substantivo; ankaŭ en la nederlanda. En mia okcidentflandra dialekto ni tamen uzis la ekvivalenton de "tabli" (tafelen) en la senco de kune manĝi ĉirkaŭ tablo. Alia (ĉu dialekta?) vorto "tafeling" estis uzata kiel "tablado".
En tiu sama dialekto ni ankaŭ uzis "chaufferen" por "ŝofori" (certe sub la influo de la franca).
Mi ŝatas la aserton de Claude Piron, ke ĉiuj radikoj estas senlime kunmeteblaj, se la kunmetaĵo havas sencon.
Eble ni ankoraŭ ne malkovris ĉiujn sencojn...
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #484648
tilføjet af Dejo, 5. oktober 2010
linked by Dejo, 5. oktober 2010
linked by Alta, 16. december 2010
linked by riccioberto, 25. november 2011
linked by al_ex_an_der, 13. februar 2012
linked by PaulP, 5. november 2015
linked by sacredceltic, 8. marts 2016
linked by Horus, 5. juli 2016
linked by Horus, 5. juli 2016
linked by martinod, 29. september 2022