
Ĉu tio devas esti iu kontraŭdiro? (Ĉar ĝi iel sonas nelogika frazo :))

Kial nelogika? Ne ridi ne signifas plori.

Por mi ĝi sonas iom nekongrua kun la logiko, sed se al vi ĝi sonas en ordo - do en ordo.
Mi kredas ke la "sed" iom ŝajnas al mi eksterloke ĉi tie; se estus:
Ni ploras, kaj vi ne ridas.
eble ĝi sonus pli normala por mi. Mi bedaŭrinde ne povas klarigi kio sonas strange ĉi tie por mi.

Mi komprenas la mesaĝon tiel: "Ni fartas mizere, sed ankaŭ vi ne fartas tute bone." - Ĉu mi misinterpretis?

Dankon, Alex. Sekve de via klarigo, la frazo nun sonas logika al mi.

Jes, tiu estis la senco, kiun mi volis doni.

Eble helpos al pli facila kompreno aldoni "ankaŭ". Kion vi opinias pri tio?
Ni ploras, sed ankaŭ vi ne ridas.

Kial ne?
タグ
すべてのタグを見るリスト
例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #1296437
追加:rado, 2011年12月12日
リンク:rado, 2011年12月12日
編集:rado, 2011年12月13日