La germana frazo (kun "aber") signifas "vi ja bone parolas". Ĉu oni povas uzi ankaŭ "maar" tiel?
Mi ne tre certas pri tio.
Kutime "maar" esprimas kontraston. Ekzemple, la kunteksto povus esti: "[Via scipovo de la angla estas ne tre bona,] sed vi tre bone parolas la francan."
Mi trovis la nederlandan frazon stranga.
Verŝajne Paul pli bone respondos vian demandon.
Post via demando, mi emus skribi "Vi ja bone parolas la francan....".
Sed mi iom atendos.
Interesaj demandoj. La nederlanda „maar” efektive esprimas kontraston, kaj povus do esti uzata se en antaŭa frazo iu iris, ke li ne parolas bone, ke li stumbis, ktp.
Mi supozas, ke la problemo ekestis, kiam oni mistradukis la germanan frazon al la nederlanda. La nederlanda laŭ mi tekstu „Jij spreekt goed Nederlands, zeg!" aŭ simile.
Do mi unue lasos noton sub la nederlanda frazo, kaj petos Elsofie adapti ĝin. Poste ni povas reveni al tiu ĉi frazo, ĉu bone?
Bonege. Dankon.
Poste mi ŝanĝos la frazon al "Vi ja bone parolas la francan! Kie vi lernis ĝin?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #8631431
added by GrizaLeono, 23 Julai 2023
license chosen by GrizaLeono, 23 Julai 2023
linked by GrizaLeono, 23 Julai 2023