La domo de Aŭstrio per tri sinsekvaj geedziĝoj dum jarcentkvarono fariĝis la plej potenca en Eŭropo. Ĉi tiu interedziĝa politiko estis koncize priskribita en latina distiko verkita de Matthias Corvinus (Matiaso Korvino, Matiaso la 1-a aŭ Matiaso la justa), reĝo de Hungario, okaze de la nupto inter la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj Maria de Burgonjo kaj responde al la fanfarona devizo de la imperiestro Frederiko la 3-a:
Bella gerant alii, tu, felix Austria, nube.
Nam quae Mars aliis, dat tibi regna Venus.
Aliaj militu; vi, feliĉa Aŭstrio, edziniĝu.
Ĉar kion al aliaj donas Marso, tion al vi donas reĝino Venuso.
La latina verbo "nubere" signifas 'kovriĝi per nupta vualo kiel edziniĝanta virino'. La reĝo de Hungario tiel indikas, ke Maksimiliano la 1-a konkeras landojn kiel virinoj, pere de edziniĝo, kaj ne kiel tion faras viroj pere de milita forto.
La distiko verkita de Matiaso Korvino imitas verson de la romia poeto Publio Ovidio Naso (43-14 a.K.): 'Bella gerant alii, Protesilaus amet' ('aliaj militu, Protesilao amoru'). Protesilao (Πρωτεσίλαος) estas heroo de la Troja milito.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #561005
added by Leono, 22 d’octubre de 2010
linked by Leono, 22 d’octubre de 2010
linked by Pfirsichbaeumchen, 5 de juny de 2012
linked by PaulP, 20 de juny de 2014
linked by PaulP, 20 de juny de 2014