
"malmola" estas laŭvorta traduko de "dur". La signifo de "malmola" estas la malo de "mola". Diamanto estas malmola ŝtono. La senco de tiu vorto laŭ mi ne estas aplikebla al laboro.
Kutime mi tradukas per "pena laboro" (supozeble oni povas france diri "pénible").
Nun eblas rete konsulti du klarigajn Esperantajn vortarojn: http://vortaro.net (post senpaga registriĝo) kaj http://www.reta-vortaro.de
En http://tekstaro.com estas neniu trafo por "malmola laboro" nek por "malmolan laboron".
Oni povus koncize esprimi la ideon de tiu frazo jene; "Penante, oni povas realigi siajn revojn" Verŝajne ne "sonĝojn", ĉar sonĝoj, laŭ flandra esprimo, estas trompo: "Dromen zijn bedrog". La franca kaj aliaj naciaj lingvoj havas la saman vorton por sonĝo kaj revo, ĉu ne? Necesas speciala atento ĉe traduko de tiaj vortoj. Por "revi" ni havas la nederlandan vorton "dagdromen"

Verdire, la franca ankaŭ havas « songe » kiu povas signifi "(taga/nokta) revo"..

Ha! Tiun vorton mi jam forgesis. Se la franca havas la du vortojn, eble la angla havas kvar vortojn... el kiuj mi konas nur "dream".

Etiketler
Tüm etiketleri gösterListeler
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRKayıtlar
Bu cümle #27558
sacredceltic ekledi, 26 Ağustos 2011 tarihinde
sacredceltic bağladı, 26 Ağustos 2011 tarihinde
sacredceltic bağladı, 26 Ağustos 2011 tarihinde
sacredceltic düzenledi, 25 Nisan 2012 tarihinde