
En vortaroj mi trovi "savozono" kaj kredas ĝin fonetike preferinda.

Mi trovis http://eo.wikipedia.org/wiki/Savringo kaj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Zono mi trovis ke "Savzono estas zono por fiksi sekure veturanton al ties ŝeĝo en aŭto, aviadilo, ktp."
Aliflanke mit trovis en vortaro.net:
"savzono. zono el flosa materialo, por helpi al ŝippereinto ne droni.
sekurzono 🚐 Rimena ekipaĵo (zono k balteo), alfiksanta aŭto- aŭ aviadil-veturanton al sia seĝo."

Pri eventuala intera o: ĉar la sin sekvantaj konsonantoj estas ambaŭ "molaj", mi ne vidas neceson intermeti on, ĉar ne necesas "transŝalti" la buŝon, kiel necesigas ekzemple la vorto "ekzemplo", en kiu la ko estas malmola konsonanto, kaj la zo estas mola. Alia ekzemplo: "observi".
Mi ne plu memoras, de kie mi prenis tiun vorton. Aliaj ebloj estas "sekuriga zono" kaj "sekurzono", kiun menciis Jakov.
Se ambaŭ reagintoj proponas saman vorton, mi volonte ŝanĝos la frazon ;)
Merki
Skoða öll merkiListar
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRSaga
Þessi setning var upphaflega viðbætt sem þýðing af setningu #462768
bætt við af GrizaLeono — 26. júlí 2012
tengd af GrizaLeono — 26. júlí 2012
tengd af al_ex_an_der — 26. júlí 2012