
Mirigas min via traduko "dika". Sed fakte ĝi iel plaĉas al mi.
Mi supozas, ke temas pri la larĝo+profundo kune... for de la rivera fonto.

Eble surprizos vin ambaŭ, ke la germanojn plej ofte interesas, kiu estas la plej LONGA rivero. Malpli ofte ili parolas pri la plej GRANDA rivero kaj neniam pri la plej DIKA. Sed ĉi tie ja gravas, kion diras la loĝantoj de Esperantolando. Popolanoj, skribu vian opinion! ☺

@ GrizaLeono Mi ĝojas, ke mia "dika" rivero plaĉas al vi. Kompreneble fojfoje mi tradukas rapide, kaj tial la laŭvorteco insideme entrudiĝas.
@ Al_ex_an_der Verŝajne temas pri la plej longa, samtempe kun forta fluo. Ĉu "abunda" povus redoni tiun sencon? Kion vi opinias?

Al Nimfeo:
Mi trovis vian esprimon amuza. La france "gros" kelkfoje signifas la germanan "gross", kelkfoje "dika"... Ankaŭ al mi okazas, ke mi fuŝe tradukas nederlandan vorton... kaj supozeble ni ne estas la solaj.
Al Alexander:
Tio pensigas min pri elektra rezistanco, kiu povas esti elektre granda, kvankam ĝi longas nur2 mm, dum elektre malgranda rezistanco povas esti metrojn longa.
Kiel distingi tiujn? Eble ni aldonu adverbon: elektre granda, X-e malgranda rezistanco. La demando restas: Kion estu X? Ĉu "spac"?
Sed nun dorm-ir-end-as :o)
(O por "osced")

@nimfeo
En la reto mi trovis kelkajn menciojn de "akvabunda" respektive "akvoabunda" rivero.
Ŝajnas, ke tiu adjektivo diras, ke tre multe da akvo trafluas en iu punkto de la rivero dum certa tempo (mezurebla ekzemple per kubikaj metroj en unu sekundo).

@ Mi modifis plurfoje. Finfine mi elektis vian sugeston.
Dankon pro viaj esploroj.

Ha, la ideo ja venis de vi. Mi nur plenumis etan esplorotaskon. ☺

La traflukvanto estas mezureble en kubikmetroj en sekundo. La franca vorto estas "débit". En la nederlanda ni diras "debiet" [debit'], en la germana "Abfluss" (ĉu ne?)
La vorto "elflukvanto" aŭ "traflukvanto" tamen ne plaĉas al mi, ĉar ne temas pri kvanto, sed pri la rapideco de tiu kvanto.
Ĉu iu scias pli taŭgan vorton por "débit","Abfluss/ Durchfluss", kiu mezuriĝas en m³/s aŭ kg/s ktp.?
Ĉu simple "fluo"?

débit -> flukvanto (lasta eldono 2014 de "dictionnaire pratique fra-epo kaj epo-fra", eldonita de SAT-Amikaro en Parizo)

Dankon, kara Nimfeo.
Tamen tiu vorto ne plaĉas al mi. Kilogramo estas kvanto. Sed ĉi tie ni bezonas la derivaĵon laŭ la tempo. Se la kvanto estas Q, ni serĉas vorton por esprimi dQ/dt.
Analoge pri elektro: se Q estas elektra kvanto (ŝargo) (en kulomboj), la kvanto, kiu trairas kondukilon en sekundo nomiĝas "kurento" (en amperoj): 1 A = 1 C/s
Merki
Skoða öll merkiSentence text
License: CC BY 2.0 FRSaga
Þessi setning var upphaflega viðbætt sem þýðing af setningu #1082946
bætt við af nimfeo — 22. september 2012
tengd af nimfeo — 22. september 2012
breytt af nimfeo — 1. september 2014
breytt af nimfeo — 1. september 2014
breytt af nimfeo — 1. september 2014
tengd af danepo — 1. september 2014
tengd af al_ex_an_der — 1. september 2014
aftengd af PaulP — 3. apríl 2015