Cxu ne "frostiĝas"?
En tiu ĉi kunteksto "frostas" estas ĝusta.
(ni uzas tiun ĉi vorton, fakte, tiun ĉi frazon, multe dum la vintro ☺).
Laŭ PIV Plena Ilustrita Vortaro), frosti = esti en frosta stato
http://vortaro.net/#frosti
Mi trovis en http://www.reta-vortaro.de/
frosti
(ntr)
Esti froste: ofte frostas ankoraŭ en marto; frostas al mi en la piedoj.
frostiĝi
1.
Esti malmoligita, rigidigita aŭ difektita de la malvarmo: rivereto, tero, floroj frostiĝis; la frostiĝintaj fingroj ne plu povas teni la plumingon.
2.
(figure) Esti haltigita: ilia gajeco frostiĝis ĉe tiu terura vido.
(ni uzas tiun ĉi vorton, fakte, tiun ĉi frazon, multe dum la vintro ☺).
Cxu "mi frostas" estas la frazo, ke oni uzas en la konversacioj?
Jes, ĝuste. Dum konversacioj oni ofte uzas tiun ĉi frazon.
OFF:
Korekton, kun via permeso:
... estas la frazo, kiun* oni uzas en la koversacioj.
Dankon!
Laŭ vortaroj, oni ne povas diri "Mi frostas", ĉar "frosti" estas "nepersona/impersonal"
Oni diru "Frostas al mi ..." aŭ eble "Mi malvarmas".
http://www.reta-vortaro.de/revo....html#frost.0i
http://books.google.dk/books?id...freeze&f=false
Strangaj vortaroj. La frazo "Mi frostas" estas tute kutima en Esperanto.
Please go to #518264.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.