Mi bedaŭras, Leono; mi vere ne scias, kie ĝi estas :) Cetere mi emas proponi al vi "dentopasto"n. Laŭ mia percepto tio estas pli facile prononcebla variaĵo. Agrablan tagon dez. Alex
Mi same kredas, ke "dentopasto" estus pli facile prononcebla (kaj mi skribus tiel, anstataŭ "dentpasto").
Aha, tiu alia varianto jam ekzistas ĉi tie, do eble GrizaLeono volis aperigi la frazon ankaŭ tiuforme (nome, kun "dentpasto").
Mi eĉ ne vidis la variaĵon, pri kiu skribas Eldad.
Kiam mi kunmetas vorton, mi evitas sekvon de mola kaj malmola konsonantoj, ekzemple dt, td, zt, sd... Ĉi-kaze temas pri du malmolaj konsonantoj, mi do ne vidis problemon.
Bedaŭrinde ekzistas fundamentaj vortoj (ekzemple "ekzemplo", "observi"), kiuj estas malfacile perfekte prononceblaj sen intermeto de "muta e". Iuj eĉ proponis anstataŭigo de tiaj vortoj per "egzemplo".
Nu, mi ne havas problemon intermeti litereton :)
Mi volus aldoni, ke en aliaj lingvoj, ekzemple en la nederlanda, ekzistas (ne ĉiam eksplicitaj) reguloj pri la prononcado de tiaj vortoj. Dentopasto en la nederlanda estas "tandpasta". Denaskuloj prononcas tiun vorton "tanTpasta". Ĉi-matene mi legis vikipedian tekston pri iuj lingvoj. Tie mi hazarde trovis klarigon pri la prononcado de rusaj vortoj en tiaj kazoj. Tio pensigis min pri la nederlanda kaj pri la prononcmaniero de niaj vortoj fare de niaj franclingvaj samlandanoj. Tre verŝajne oni neniam instruis al ili tiun regulon, kiun denaskuloj aplikas aŭtomate.
Jes, pri tio vi certe pravas. Mi konas tiujn prononcregulojn ĉe la slavaj lingvoj kaj ankaŭ ĉe la germana (kaj evidente, ĉe la nederlanda). Voĉa litero fariĝas en la prononcado malvoĉa se venas post ĝi malvoĉa litero, aŭ se ĝi troviĝas fine de vorto; ekzemple, se estus vorto "tend" en la nederlanda (aŭ en la germana), oni elparolus ĝin "tent", ĉu ne?
Jes, "tand" (dento) estas prononcata kiel "tant". Pri kunmetitaj vortoj oni ekzemple prononcu "zakdoek" (poŝtuko) kiel "zaGduk". La lasta el la paro da konsonantoj estigas la unuan mola. Same ekzemple "neus-doek" (nazotuko) estu prononcata "neuZdoek". Mi ne certas, ĉu tiu "regulo" estas senescepta... senescepteco estas malofta en naciaj lingvoj, ĉu ne?
Mi kredas, ke ĝuste ĉi-kaze verŝajne la regulo estas senescepta, sed mi ne havas rimedon ekzameni tiun ĉi aserton :)
Laŭ Pilger en http://pilger.home.xs4all.nl/wfp/nl-fonu8.htm
"Preskaŭ ĉiam validas en la Nederlanda, ke, kiam voĉa kaj senvoĉa konsonantoj staras unu apud alia, la maldekstra pli aŭ malpli asimiliĝas al la dekstra. Restas esceptoj, sed tia estas la vivo."
Li ja dira "preskaŭ ĉiam". En la Nederlanda, malsame al Esperanto, oni plej ofte transprenas vortojn el fremdaj lingvoj sen adapti ilin al la nederlandlingva literumado.
Mi ne havas ekezemplon.
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #365007
追加:esocom, 2010年11月14日
リンク:esocom, 2010年11月14日
リンク:Muelisto, 2010年11月14日
リンク:Arkadeko, 2011年3月15日
追加:GrizaLeono, 2011年11月3日
リンク:GrizaLeono, 2011年11月3日
編集:GrizaLeono, 2011年11月3日
リンク:Esperantostern, 2011年11月4日
リンク:Vortarulo, 2011年12月29日
リンク:Vortarulo, 2011年12月29日
リンク:Vortarulo, 2011年12月29日
リンク:mraz, 2014年12月4日
リンク:mraz, 2014年12月4日
リンク:mraz, 2014年12月4日
リンク:Selena777, 2015年1月7日
リンク解除:PaulP, 2015年10月11日