Ĉu? Miascie "remember" signifas memori. "Rememori" signifus "plian fojon memori"
PIV ( http://vortaro.net ) diras:
*memor/i (tr) Konservi en la menso la perceptojn antaŭe ricevitajn, la ideojn antaŭe akiritajn:
rememori. Reveki, prezenti denove al si en la menso iun aŭ ion el la pasintaĵo
La nederlandan vorton "herinneren" (memori) oni povus analizi jene "her-innner-en", laŭvorto (fakte laŭradike): re-enig-i, supozeble: remeti en la menson.
Supozeble iuj emas aldoni tiun "re" el sia gepatra lingvon al la Esperanta vorto. PIV mencias tiun vorton, kaj provas aldoni iom apartan sencon, kiun la vorto gramatike ne havus.
Cetere mi konfesas, ke ankaŭ mi foje sentas tiun emon.
Se mi mem skribintus la originalan frazon, ĝi verŝajne estus: "Ili ŝatas rakonti siajn memoraĵojn pri la malnova tempo."
Mi ekpensas, ke "ili memorigas" estus pli taŭga esprimo. Iu rakontas ion, kaj per tio "memorigas" aliulon pri la iama tempo...
Kion vi opinias? Ĉu ni interkonsentus pri "memorigas"?
Labels
Alle labels toaneListen
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLochboek
This sentence was initially added as a translation of sentence #1626169
tafoege troch GrizaLeono, 1 Augustus 2012
keppele troch GrizaLeono, 1 Augustus 2012
bewurke troch GrizaLeono, 25 Augustus 2012
keppele troch marcelostockle, 29 Augustus 2012