du frazoj: kun "laboron", kaj kun "taskon"
Konsentite, vd. 785147.
komplikan -> kompleksan aŭ komplikitan
Hmmm, mi kontrole rigardis la originan francan frazon kaj poste konsultis vortarojn. Kial komplika pli maltaŭgas ol viaj du proponoj?
„kompliki” estas transitiva verbo. Io komplikas (= igas komplika) ion alian.
Kion la laboro komplikas? Nenion. La laboro ne komplikas, sed estas kompleksa.
Laŭ reta PIV:
komplika. Embarase malsimpla: komplika intrigo, problemo, maŝino.
Mi scias. En la venonta eldono de PIV estos aldonita la vortp „evitinda”, same kiel nun en PMEGL
Mi kopias el PMEG:
kompliki = “ĝene malsimpligi” → komplika
1. (bona uzo) “rilata al komplikado, komplikanta”: komplika faktoro = “faktoro, kiu kaŭzas (ĝenan) malsimplecon”.
2. (evitinda sed ofta uzo) = “ĝene malsimpla”: *komplika rezonado* = “(ĝene) malsimpla rezonado”, *komplikaj reguloj* = “malsimplaj reguloj”.
Pri tiu evoluo mi ne konsciis, dankon pro la indiko. Legante la koncernan parton en PMEG mi rekonis multajn vortojn el la montritaj ekzemploj, pri kiuj mi fakte ofte stumblis en mia Esperanto vivo - ĝuste pro la menciitaj kialoj. Do, mi plene akceptas vian proponon (favore al kompleksa).
태그
모든 태그 보기Sentence text
License: CC BY 2.0 FR활동 이력
This sentence was initially added as a translation of sentence #11573
landano씨가 추가, 2010년 7월 30일
landano씨가 편집, 2010년 7월 30일
Esperantodan씨가 연결, 2011년 1월 17일
landano씨가 편집, 2011년 3월 8일
landano씨가 편집, 2011년 3월 8일
martinod씨가 연결, 2011년 3월 25일
martinod씨가 연결, 2022년 7월 16일
landano씨가 편집, 2022년 7월 17일