
Hmmm. Mi scias, ke "blondino" aperas jen kaj jen, sed ĉu ĝuste? "Blondino" estas "Ina blondo". Sed "blondo" estas la koloro. Kiel koloro povas iniĝi?

Laŭ la regulo pri neceso kaj sufiĉo enkondukita de Renée de Saussure, oni rajtas ellasi sufikson, se la frazo estas jam komprenebla sen ĝi.
En "blondino" la sufikso -in jam donas la ideon de -ul. Se vere estus dubo, mi dirus : Tom preferas blondajn virinojn; aŭ eĉ blondharajn virinojn.

Mi tre bone konas la regulon pri neceso kaj sufiĉo, kaj se mi renkontus la vorton en romano mi certe komprenus ĝin tuj. Sed pro tiu alia regulo de Tatoeba, ke ni aldonu nur frazojn kiuj sonas nature, mi hezitis ĉi-loke kaj metis mian demandan signon supre ;-)

Pri "sonas nature"
En la 10 leciona kurso por anglalingvano estas frazo kun "blondulino". Kiam ajn lernanto skribis "blondino" mi markis tion "malgŭsta" dum la unuaj 10 jaroj; nun mi akcpetas ĝin kun klarigo. En la germana oni diras "die Blondine",
Kio sonas nature aŭ nenature estas tre subjektiva. Mi ankaŭ havis opinidiferencon kun anglalingva kunlaboranto en ĉi tiu retejo, kiu taksas kiel nenatura ĉiun frazon, kiu sonas iomete literara. Mi nun dubas la tutan koncepton pri "natura frazo". Ĉiu frazo estas ligita al tempo, loko, socitavolo ktp.
タグ
すべてのタグを見るリスト
例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #5456256
追加:Dejo, 2016年9月21日
リンク:Dejo, 2016年9月21日