menu
Tatoeba
language
S'inscriure Connexion
language Occitan
menu
Tatoeba

chevron_right S'inscriure

chevron_right Connexion

Percórrer

chevron_right Afichar la frasa aleatòria

chevron_right Percórrer per lenga

chevron_right Percórrer per lista

chevron_right Percórrer per etiqueta

chevron_right Percórrer los enregistraments àudio

Community

chevron_right Paret

chevron_right Lista de totes los membres

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Frasa nº1653879

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copiar la frasa info Anar a la pagina de la frasa
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copiar la frasa info Anar a la pagina de la frasa
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copiar la frasa info Anar a la pagina de la frasa
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comentaris

dominiko dominiko June 30, 2012 June 30, 2012 at 1:36:13 PM UTC link Permalink

Bonvolu forigi la citilon ĉe la fino de la frazo.

GrizaLeono GrizaLeono June 30, 2012 June 30, 2012 at 11:46:15 PM UTC link Permalink

Farite. Dankon.

al_ex_an_der al_ex_an_der July 1, 2012 July 1, 2012 at 12:11:23 AM UTC link Permalink

Kio sinceradire ne tute feliĉigas min en tiu frazo, estas la du rektaj objektoj de la verbo "ebligas", nome "nin" kaj "vojaĝi tra la kosmo". Kaj fakte ne estas tiel, ke la imagopovo ebligas nin - ni jam ekzistas tute reale (Dankon al niaj gepatroj kiuj ebligis nin!). La problemon malaperigas anstataŭigo de "nin" per "al ni".

GrizaLeono GrizaLeono July 2, 2012 July 2, 2012 at 12:13:17 PM UTC link Permalink

Ni bezonas ekzemplajn frazojn, kiuj montras la eblojn en Esperanto.
Jen eblaj ekzemploj:
"Mi vidas flagon. La flago flirtas."
"Mi vidas la flagon, kiu flirtas."
"Mi vidas flagon flirti."

En tiu lasta strukturo "flagon" estas la rekta objekto de "vidas", samtempe ĝi estas la (akuzativa!!!) subjekto de la infitiva subfrazo "flirti".
Se mi bone memoras, Faulhaber traktas tion en "Tra la labirinto de la gramatiko".
Se ankaŭ vi akceptas tiun strukturon, ne necesas malfeliĉi pro la frazo, kiun mi sendis al Tatoeba. :)
Mi devus kontroli (au rekontroli), ĉu estas tiaj ekzemploj en la Fundamenta ekzercaro... sed nun mi ne havas la tempon.

al_ex_an_der al_ex_an_der July 2, 2012 July 2, 2012 at 12:31:55 PM UTC link Permalink

"Mi vidas flagon." "Tio ebligas nin." — Jen diferenco.

Mi petas vin konsideri la diferencon inter, ekzemple,

"mi petas vin konsideri" kaj "mi ebligas vin konsideri."

mi ebligas vin = mi igas vin ebla

tio signifas: mi ebligas vian ekziston / est(ad)on.

La supra frazo ricevas la laŭintencan sencon per uzi de la konvena vorto "kapabligi":

La imagopovo kapabligas nin vojaĝi tra la kosmo.

= La imagopovo igas/faras nin kapablaj vojaĝi...

au se "ebligi" ricevas la laŭsence konvenan rektan objekton "vojaĝi tra la kosmo":

La imagopovo ebligas al ni vojaĝi... / al ni ebligas vojaĝi

al_ex_an_der al_ex_an_der July 2, 2012 July 2, 2012 at 12:33:14 PM UTC link Permalink

Korekto: per uzO de la konvena vorto

al_ex_an_der al_ex_an_der July 2, 2012 July 2, 2012 at 1:04:45 PM UTC link Permalink

Noto: Tre ofte oni ja estas uzeblaj kaj "al ni" kaj "nin", sed ne tie, kie povas okazi konfuzo kun apuda rekta objekto. Per la vortoj de "Elerno": Duobla akuzativo (unu rekta objekto, unu montranta ellasitan prepozicion) kaŭzas konfuzon kaj malkomprenon.

Tre okulfrapa ekzemplo:
Ne: "Mi sendis vin lin."
Sed nepre:
"Mi sendis lin al vi." respektive "Mi sendis vin al li."

Alia ekzemplo:

Ne: "Mi dankas vin la donacon."

Sed:
"Mi dankas al vi pro la donaco." (la plej klara solvo)

aŭ:
"Mi dankas vin pro la donaco."

"Mi dankas al vi la donacon."

Vikipedio komentas tion tiel:
Ekzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton lingvon). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile.

Kaj pri la de vi supre menciitaj ebloj de Esperanto:
"Akuzativo kun infinitivo" estas fenomeno, kiu uzas infinitivon anstataŭ akuzativa participo. Ekzemplo:

Mi vidas hundon forkuri.

anstataŭ Mi vidas hundon forkurantan.
aŭ Mi vidas la forkuron de hundo.
aŭ Mi vidas, ke hundo forkuras.

Tiu fenomeno, gramatika malfacilaĵo por lernantoj, kies lingvo ne konas ĝin, ekzistas ankaŭ en Esperanto kaj estas sufiĉe kutima.

GrizaLeono GrizaLeono July 2, 2012 July 2, 2012 at 7:37:30 PM UTC link Permalink

Vi pravas pri tio, ke "ebl" ne estas uzata por diri "mi eblas".
Mi do ŝanĝas la frazon.
Dankon.

nimfeo nimfeo November 26, 2013 November 26, 2013 at 11:28:10 AM UTC link Permalink

@alexander,
Mi ŝatis vian klarigon, kiam vi komparas "ebligi" kun "kapabligi". Ĝi vere helpos min en la redaktado de estontaj frazoj.

Ueltatoeba2014 Ueltatoeba2014 July 24, 2015, edited July 24, 2015 July 24, 2015 at 5:43:41 PM UTC, edited July 24, 2015 at 8:08:35 PM UTC link Permalink

Koncerne la sonregistron, laŭ mi la sono de v en vojaĝi devus esti same kiel en " povo " ( Al mi tio sonas kiel b en " ebligas " )

PS: Indulgon, mi provas kontakti Tatoeba-n por informi ion cetere koncernan sonregistron sed ne trovas kie... La afero estas ke mi volus almenaŭ registri la frazojn, kiujn mi prezentas kiel tradukojn. Do mi elŝutis la softvaron sed al mi malfermiĝas nur krozilo, ne la registrilon... Noto: Mi havas instalita en mia komputilo Audacity-on, ĉu eble pro tio... ( ? )

GrizaLeono GrizaLeono July 24, 2015 July 24, 2015 at 6:59:57 PM UTC link Permalink

Kara Ueltatoeba2014,
pri tiu v, kiu sonas kiel b, mi havas la saman opinion.

Estas bona ideo aldoni sonregistraĵojn. Mi esperas, ke vi sukcesos fari bonajn registraĵojn. Mi mem ne spertas pri tio.

Ueltatoeba2014 Ueltatoeba2014 July 25, 2015 July 25, 2015 at 12:21:23 AM UTC link Permalink

Dankon GrizaLeono. Ververe, nun ( post via komento ) mi reiris al tiu softvaro kaj malkovris, kion mi bezonis. Nur, mi ne kapablas registri iun ajn sonon sukcese (:-) Espereble iu respondeculo de tio tatoebe legos ĉi-tion kaj komunikiĝos kun mi.

GrizaLeono GrizaLeono July 25, 2015 July 25, 2015 at 8:53:00 AM UTC link Permalink

Kara Ueltatoeba2014, nedankinde.
Eble vi trovos pliajn detalojn serĉante per Google per la serĉesprimo:
tatoeba+sound+registration
Se mi bone memoras, oni sendu la registraĵon al difinita adreso aŭ persono ĉe Tatoeba. Sed nun mankas al mi la tempo por serĉi la detalojn.

Ueltatoeba2014 Ueltatoeba2014 July 26, 2015 July 26, 2015 at 12:13:36 AM UTC link Permalink

Iel ajn, multan dankon pro via intereso.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Audio

per {{audio.author}} Unknown author

License: {{vm.getLicenseName(audio.license)}} {{vm.getLicenseName(audio.license)}}
Added
Last modified

Jornals

This sentence was initially added as a translation of sentence #590398Par la force de l'imagination il nous est possible de voyager à travers l'espace..

La imagopovo ebligas nin vojaĝi tra la kosmo."

added by GrizaLeono, June 29, 2012

La imagopovo ebligas nin vojaĝi tra la kosmo.

edited by GrizaLeono, June 30, 2012

La imagopovo ebligas al ni vojaĝi tra la kosmo.

edited by GrizaLeono, July 2, 2012