
longa -> granda ?
Ja ne ĉiu granda rivero estas longa, kaj ne ĉiu longa rivero estas granda.
Ekzemple, rivero Nevo en Rusio estas ne pli ol 70 kilometrojn longa, tamen ĝi estas tre larĝa, profunda kaj akvoplena. Sendube, "Neva fluvius magnus est". :)

Mi hezitis inter "granda" kaj "longa". PIV rekomendas "longa" koncerne riveron? Vidu Ekzemplon 1.
http://vortaro.net/#longa
Se mi devas elekti inter "longa" kaj "granda" koncerne ĉiun riveron, vi nepre indiku ĉies longecon, por ke mi elektu la plej trafan solvon , ĉar mi ne konas ĉiun riveron en la mondo kaj ties profilon ;))

Jam pli ol unu fojon okazis tia diskuto.
Mi jam komencas kredi, ke "granda" ne estas tre taŭga priskribo de rivero.
Certe riveroj povas esti longaj kaj mallongaj, larĝaj kaj mallarĝaj, profundaj kaj malprofundaj, rapidaj kaj malrapidaj, ankaŭ eblas indiki kiom da akvo fluas tra rivero en un sekundo. Se ni nomas riveron granda, ni ricevas ĝeneralan impreson, ke ĝi ne estas rivereto, sed pli precizan informon ni ne ricevas.
Mi komprenas, ke vi, nimfeo, volis eviti la malprecizan esprimon "(mal)granda rivero" kaj interpretis la signifon de la frazo tiel, ke temas pri (mal)longa rivero.
Mi supozas, ke estas pli bone ne provi "plibonigi" tiun frazon dum la tradukado, kaj uzi ĉi tie laŭvorte "(mal)granda rivero", malgraŭ la neprecizeco de tiu esprimo.

Bone. Mi modifis.
Etiquetas
Veire totas las etiquetasLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #3574854
added by nimfeo, October 22, 2014
linked by nimfeo, October 22, 2014
edited by nimfeo, October 23, 2014
edited by nimfeo, October 23, 2014