
Kara Nimfeo,
en la korpuso ekzistas amaso da frazoj, ne nur viaj, kiuj komenciĝas per „Estas mi, kiu”, klare rekte tradukita el la franca „C'est moi qui ...”. La Akademio dediĉis iom da tempo al ili, kaj nomas tiajn frazojn „fenditaj frazoj”. Vidu en https://www.akademio-de-esperan...j_35_2021.html
La Akademio donas la jenan ekzemplon:
Estas ŝia filo, kiu rompis la fenestron.
Tiaj fenditaj frazoj ne ekzistis en la klasika Esperanto, kaj kvankam nun ili estas pli oftaj, ili en certaj okazoj povas kaŭzi miskomprenon. Oni klasike komprenus „estas” kiel „ekzistas”.
Do kiel traduki „en klasika Esperanto”? Laŭ mi la ĝusta traduko estus „Legas mi”. Tiu sinsekvo metas la fokuson sur „mi” (kio estas la intenco de la franca frazo) kontraste al „Mi legas”, kie la fokuso estas sur „legas”.
Vidu ankaŭ kiel oni tradukis la originan francan frazon en aliaj lingvoj: Ich lese, I read, Yo leo. Neniu laŭvorte tradukis tiun „C'est ... qui”.
Amike,
Paul
Tags
View all tagsNimekirjad
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogid
This sentence was initially added as a translation of sentence #4535141
lisatud kasutaja nimfeo poolt, 19. jaanuar 2016
ühendatud kasutaja nimfeo poolt, 19. jaanuar 2016
ühendatud kasutaja PaulP poolt, 11. september 2023
muudetud kasutaja nimfeo poolt, 11. september 2023