
Notu, ke la Esperanta pronomo "ĝi" postulas, ke vi iel klare antaŭe difinis tion, kio estas komplika situacio. Ŝajnas, ke la originala frazo estas en la franca, kiu estas unu el la hindoeŭropaj lingvoj, kiuj postulas, ke ĉiam estas subjekto en frazo, kvankam tio ne klare montras ion. Oni parolas pri formala subjekto.
En Esperanto oni ne bezonas formalan subjekton. Ĉi tial oni diras ekz. "Pluvas" kaj ne "Ĝi pluvas". Do depende de la kunteksto pli natura esprimo povas esti "Estas komplika situacio".

Mi ne samopinias, Metsis. „Estas komplika situacio" estas bona frazo en Esperanto, sed ĝi ne estas la traduko de „C'est une situation très difficile.” sed de „Il y a une situation très difficile.”.
En „Estas komplika situacio" la subjekto estas „komplika situacio". Do komplika situacio estas, ekzistas.
Sed estas alia eraro en tiu ĉi frazo. „kompliki” estas transitiva verbo. „komplika io” estas do „io kio komplikas ion alian”, kaj tio ne estas la senco de tiu ĉi frazo. La du ebloj tie ĉi estas „Ĝi estas komplikita situacio" aŭ pli simple „Ĝi estas kompleksa situacio".

P.S. Mi nun vidas, ke vi ne regas la francan, Metsis. Do mia komparo kun la franca ne estas tre utila por vi. Mi sugestas al Nimfeo la jenan alternativon:
Tio estas tre nalfacila situacio.

@PaulP
Jes, vi pravas, ke "kompleksa" aŭ "malfacila" estas pli bona ol "komplika" aŭ ties derivaĵo.
Eble mi ne sukcesis klarigi sufiĉe klare, sed precipe tiu "ĝi" iel sentis nenatura al mi. Certe pro denasklingva influo mi pensas, ke la frazo "la situacio estas malfacila" estas neŭtrala, kaj se vi volas montri, pri kiu situacio temas, "tio" estas la ĝusta, ĉar "ĝi" ne estas demonstrativa pronomo en Esperanto. Do via sugesto sonas bona.

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #11026231
Etiquetas
Veire totas las etiquetasLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Jornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #5403684
added by nimfeo, November 12, 2016
linked by nimfeo, November 12, 2016
edited by nimfeo, July 26, 2022
linked by Horus, July 26, 2022
linked by PaulP, July 27, 2022