Bonvole perfektigi tiun belan frazon:
> esperas, ke
> enigos
Farita. ;)
Dankon! ☺
Chu ne mankas ion por traduki "schon" aù "ja" ...?
Eble "jam" aù "nuntempe"?
Bona rimarko.
Karaj,
Kiam estas volitiva sento, kiel tiu "esperas, ke..." Oni laŭe devas logike uzi la volitivan formon en Esperanto, finita per -U. Tio estas komunuza Esperanto. Do, "... ni esperas, ke ni enigu...". Tamen, vi povas uzi tie "..., enigos/enigas..." se vi jam estas certa pri tiu ago... mi estas certa, ke mi enigos...
Bona klarigo!
Do estas demando de certo ĉu -u aŭ -o...
Kara vekiano,
trarigardo de ekzemploj de Zamenhof kaj de Tekstaro montras, ke en tiaj frazoj regule aperas ", ke ...os". Tio kongruas ankaŭ kun la difino en PIV: "atendi, kun fido, la realiĝon de tio, kion oni deziras". Inter voli aŭ deziri unuflanke kaj esperi aliaflanke estas do proksima rilato, sed tamen rimarkebla diferenco. "Mi deziras, ke pluvu." esprimas mian deziron. "Mi esperas, ke pluvos" mense anticipas la realiĝon de mia deziro kaj esprimas mian fidon, ke tiu realiĝo estas certa, respektive tre probabla.
Eĉ pli bona!
Do en tiu ĉi kazo ni fidas ke la "opcioj" vere estos haveblaj.
Merki
Skoða öll merkiListar
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRSaga
Þessi setning var upphaflega viðbætt sem þýðing af setningu #444336
bætt við af kroko — 14. október 2010
tengd af al_ex_an_der — 13. ágúst 2012
breytt af kroko — 13. ágúst 2012
breytt af kroko — 14. ágúst 2012