Mi skribus "en Kioto". Vidu NPIV ĉe la kapvorto "veni" sub "al~i".
'al' kaj 'en' estas uzataj, fakte, certe li eniris en la urbon mem. Mi ne scias ĉu la japanoj prononcas 'kjoto' aŭ 'kioto'.
Amike
Iu japano (mi forgesis lian kaŝnomon) proponis skribi "Tokjo", ĉar tiu vorto pli bone kongruas kun la japana prononco (supozeble temas pri la akcento). Mi starigis la demandon en la listo "la bona lingvo - redaktantoj". La propono estis malaprobata pro tio, ke "Tokio" estas jam delonge adoptita en Esperantujo.
Mi tute ne scias, kiel japanoj prononcas Kjoton aŭ Kioton. En tiu vorto la akcento ne ludas rolon. En interreto oni trovas 25-oble tiom da "Kyoto-j", kiom de "Kioto-j". Kvankam ne certas, ke la uzata ipsilono ĉiam egalas al la Esperanta jo.
La japanaj prononcoj estas Tookjoo kaj Kjooto, kie duobligo signifas duoblan longon de la vokalo. Sed kaj Tokio kaj Kioto ŝajnas esti plene akceptitaj esperantigoj (ambaŭ en PIV), uzataj ankaŭ de japanoj.
Vidu ekz.
pri Tokio:
http://homepage1.nifty.com/isha...o/gvidindx.htm
pri Kioto:
http://ha3.seikyou.ne.jp/home/setuko/turismo.html
Etiquetas
Veire totas las etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #301855
added by pjer, November 14, 2010
linked by pjer, November 14, 2010
edited by pjer, November 14, 2010
linked by kolonjano, November 14, 2010
linked by pliiganto, December 21, 2010
edited by pjer, August 22, 2011
linked by marcelostockle, February 12, 2012
linked by marcelostockle, February 12, 2012
linked by PaulP, November 26, 2015