
Mi proponas korekton:
Kompilado de vortaro postulas enorman kvanton da tempo.

Mi iam kutimis skribi kiel vi proponas ("kvanto da tempo"), sed oni korektis min dirante, ke "da" oni uzas nur kiam temas pri vera kvanto, ekzemple: glaso da sukero, glaso da biero, sed "kvanto de tempo" (ĉar ĉi tie ne temas pri konkreta kvanto).

Tamen, se ĉi tie ne temas pri la Esperantlingva ekvivalento de la latina "genitivus quantitatis", mi ne povas kompreni la sencon de la poaseda rilato:
Ĉu temus pri la "nevera" kvanto de la tempo?
Kompilado de vortaro postulas enorman kvanton, posedatan de tempo. - Ĉu tiel mi komprenu?

Kara Barbulo,
Mi komprenas vin. Tamen, mi kredas, ke oni povas diri "kvanto de pomoj", "kvanto de tempo" ktp - sen ke oni komprenu "kvanto posedata de pomoj" aŭ "posedata de tempo".
Ĉu eble ni povas diskutigi pri tio ankaŭ aliajn kolegojn ĉi tie?
Mi kutime tuj korektas laŭ proponoj de aliaj samideanoj ĉi tie (se mi komprenas la korekton kaj emas konsenti pri ĝi), sed ĉar oni jam korektis min ĝuste pri tiu ĉi punkto, mi emas esti certa pri mia sinteno ĉi-rilate. Tamen, se aliaj montros la saman opinion kiel vi, kaj ankaŭ klarigos la aferon (en konvinka maniero), mi volonte ŝanĝos al "da".

Mi ŝanĝis ĝin al "kvanto da tempo". Mi kontrolis en NPIV, kaj tie aperas "kvanto da ... ". Dankon pro viaj komentoj kaj klarigoj.
Etiquetas
Veire totas las etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #264908
added by Eldad, December 23, 2010
linked by Eldad, December 23, 2010
edited by Eldad, December 23, 2010
linked by Barbulo, September 28, 2011
edited by Eldad, October 2, 2011
linked by sacredceltic, October 2, 2011
linked by danepo, October 2, 2011
linked by danepo, October 2, 2011
linked by Tlustulimu, October 24, 2011
linked by Horus, January 20, 2015
linked by martinod, October 23, 2015
linked by martinod, October 23, 2015
linked by martinod, October 23, 2015
linked by Miktsoanit, December 24, 2023