
mortinta

Tamen ne.
dead = morta
deceased = mortinta
http://vortaro.net/#morta №2
Krome, neante aplikeblecon de vorto "morta" en tiaj kuntekstoj, ni tute logike devus malaprobi ankaŭ vorton "viva" kaj ĉiam uzadi "vivanta" anstataŭe.
http://vortaro.net/#viva №1

Tamen ne. Mortado estas statoŝanĝo, vivado ne.
Oni povas paroli pri „morta klavo”, ĉar tiu klavo neniam vivis, aŭ pri „morta silento”, ĉar la silento neniam vivis, pri „morta angulo”, sed „morta Tomaso” ne havas sencon.
Mi citu Markos Kramer, membro de la Akademio: „La radiko "mort/" priskribas statŝanĝon, do oni ne uzu "morta" por priskribi staton sen rekta rilato al la statŝanĝo "morti". Por tiu pure stata senco preferindas "malviva" aŭ "mortinta". ”
Cetere, Zamenhof ĉiam uzis „malviva”.

Dankon pro via klarigo. Nun ankaŭ mi vidas logikan kialon por ne uzadi "morta" en tiaj kuntekstoj. Mi tamen devas ankoraŭ iom pripensi tiun aferon, ĉar http://vortaro.net/#morta №2 ja ekzistas, kaj iuj el tieaj ekzemploj sendube konvenas al angla vorto "dead".
morta korpo = dead body
morta besto = dead beast
morta lingvo (Z) = dead language.
Mi sentas, ke ne estas hazarde, ke tiel multe da homoj, apartenantaj al diversaj lingvoj kaj kulturoj, ial emas uzadi signifon №2 de vorto "morta".

Jes, mi scias. Tamen ekzistas fortaj argumentoj kontraŭ tia uzo.
1) Mi konas almenaŭ tri akademianojn (Kramer, Moon, Wennergren), kiuj konsideras ĝin erara aŭ evitinda.
2) La logiko: „morti” signifas „transiri de la vivanta stato al nevivanta”. Kion do logike povas signifi „Li estas morta”?
3) Zamenhof sisteme uzis „malviva”. Ŝajne ekzistas nur unu escepto, la de vi citita „morta lingvo”.

P.S. Mi fakte nun pripensas, ĉu PIV ne erare atribuas „morta lingvo” al Zamenhof. Laŭ Tekstaro tute ne estas trovebla iu „morta lingvo” en la verkoj de Z.

Dankon, Paŭlo. Mi ŝanĝis la frazon.
Etiquetas
Veire totas las etiquetasLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #1868217
added by soweli_Elepanto, September 30, 2019
license chosen by soweli_Elepanto, September 30, 2019
linked by soweli_Elepanto, September 30, 2019
edited by soweli_Elepanto, October 2, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019
linked by PaulP, October 3, 2019