Iom stranga traduko laŭ mi. La busoj ja funkcias konstante, sed preterpasas ĉiujn dek minutojn ĉu ne?
Ŝajnas al mi, ke en mia loka dialekto de Esperanto oni diras
"Ĉiun dekan minuton preterpasas buso.".
Eble en LKK*-Esperanto tio estas "La busoj cirkulas kun dekminuta intervalo**." ;-)
* La Kutima Kongreso
** La bonlingvanoj postulas anstataŭigi la neoficialan vorton "intervalo" per la fundamenta "monto"! :D
Efektive. Via loka dialekto tre similas al mia. Mi adaptos! Aŭ vi aldonu vian version?
Vi estas vera ruzulo: Unue adopto, poste adapto — jen vere bela kapto!☺
La versio de Esocom, adaptita de mi, ne estas erara, ĉu? Do, sekvante la regularon "ne korektu tion, kio ne estas erara" mi sugestas, ke vi aldonu vian alternativon.
@PaulP
Nu, la preterpaso, eventuale inkluzive de halto, daŭras ja nur kelkajn sekundojn, certe ne dek minutojn. Ĉu mi rigardas tion tro precize? Mi asertas, ke inverse (ekzemple) la germana lingvo estas fuŝe malpreciza en tiu esprimo. La origino ŝajnas esti popole ŝatata konfuzo de "jeder" kaj "alle" (ĉiu, ĉiuj). Ĉu necesas kopii nacilingvan misaĵon en Esperanto? Mi ankoraŭ ne rezignis esperi, ke tio eviteblas. Vian opinion kaj eventualan oponon bonvenigas.
A.
Komence mi tute ne sekvis vian rezonadon, sed ju pli mi pensas nun... Jes, vi pravas!
Eble:
Buso preterpasas ĉiun dek minutojn.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #363340
added by esocom, 26 Oktober 2010
linked by esocom, 26 Oktober 2010
linked by PaulP, 17 September 2014
linked by PaulP, 17 September 2014
edited by PaulP, 19 September 2014
linked by PaulP, 19 September 2014
edited by PaulP, 19 September 2014
linked by martinod, 19 September 2014
linked by martinod, 19 September 2014
linked by martinod, 19 September 2014