
edziĝi min -> edzigi min

estus ediziĝi kun mi. Sed "kun" mi forigis... do akuzativon mi metas

Evidente
> Se vi volas edzinigi min
[Se vi volas igi/fari min (via) edzino]

jes, evidente, tamen ĉu la fakto forigi "kun" kaj aldoni non do al "mi" malĝustigas la frazon? virino parolas al viro
Se vi volas edziĝi min = Se vi volas edziĝi kun mi

Kun bedaŭro: Ne tio ( ...iĝi ...n) ne eblas.

sed kial? ĉu ne ekzistas regulo ke n-o povas anstataŭi prepozicion? tiu no ne estas rekta objekto, simple akuzativo pro prepozicia forigo.
Vi plaĉas al mi -> vi plaĉas min
Ĝi okazas en lundo -> Ĝi okazas lundon
mi iras en domon -> Mi iras domon
ni kuniĝas kun vi -> Ni kuniĝas vin
"Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je."
Mi laciĝas perdi tempon pro tiom da komentoj al miaj frazoj, multaj aferoj estas simple sugestoj, kaj mi tion ek-malamas... se komenti kaj perdigi tempon al iu, tio estu ĉar ekzistas ja eraro, ne sugesto laŭ propra plaĉo (se tiel, simple metu la sugeston kiel plian tradukon). Mi kredas ke mi maladoptos ĉiujn miajn frazojn kaj se ion fari, de nun kreos simplajn, vortorde kutimajn frazojn por ne ricevi tiom da retpoŝtaj mesaĝoj

Saluton Alekso,
kiel vi verŝajne mem konstatis, mi demandis pri la formo "edziĝi iun" en la lingva konsultejo de Facebook https://www.facebook.com/groups...3469358011421/
Jen la respondo de gramatikisto Bertilo Wennergren:
<<Teorie tiu konstruo ja eblas, ĝuste pro tiu regulo, kiun la aŭtoro menciis. Sed praktike oni neniam uzas ĝin tiel. La praktika apliko de tiu Fundamenta regulo estas jam delonge multe pli limigita. Se temas pri instruado de la lingvo, oni nepre ne prezentu tiajn nekutimegajn ekzemplojn. Se iu mem volas uzi, tio estas alia afero...>>
Do mi aliĝas al tio kaj petas nepre ne prezenti tiajn nekutimegajn ekzemplojn en Tatoeba.

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #1124185
Etiquetas
Ver todas las etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRHistorial
Esta oración fue agregada inicialmente como una traducción de la oración #820456
añadida por alekso, 23 de septiembre de 2011
enlazada por alekso, 23 de septiembre de 2011
enlazada por PaulP, 23 de agosto de 2014
enlazada por PaulP, 23 de agosto de 2014
enlazada por PaulP, 23 de agosto de 2014
enlazada por PaulP, 23 de agosto de 2014
enlazada por Aleksandro40, 22 de septiembre de 2014
editada por al_ex_an_der, 7 de octubre de 2014