Komo post "Kiam mi eniris la kafejon":
Kiam mi eniris la kafejon, mi trovis ktp
Jes.
Mi ne respondis unuafoje ĉar mi neniam certas pri tiu subtila trajto de la gramatiko de Esperanto. Mi pensas, ke en tiaj kazoj la verbo "trovi" ebligas frazojn kiel "Mi trovis lin dormanta", en kiu la rolo de la senakuzativa participa finaĵo estas indiki, ke estas du trovitaĵoj: "lin", kaj la fakto ke li estis "dormanta". Do en la supra traduko mi faris similan supozon, sed eble en tiu kazo tio ne estis bona decido, ĉar laŭ la senco la du junulinoj ne estis antaŭe konataj.
Resume, mi bonvenigas aldonajn opiniojn kaj rekomendojn.
Al mi ŝajnis en ordo la vortumo de Ismael (nome, sen akuzativo), sed mi ne povas klarigi kial.
Kun via frazo mi konsentas, Ismael. Mi nur emas proponi "spektantaj lukton televide". Estas preferinde teni la distancon inter "trovi" kaj "spektantaj" laŭeble malgranda.
Dankon, ŝanĝite.
Al ismael_avila (kaj la aliaj kontribuintoj):
Ĉu frazo, kia "Mi trovis lin dormanta" ne povus esti interpretata jene: "Dum mi dormis, mi trovis lin"?
Malfrue reagante al via komento, jes, en tiu via ekzemplo la signifo estas iom neklara. En la traduko, tamen, ŝajnas ke la -j jam mem sufiĉas por eviti tian dubon. Sed en tiaj kazoj la precizeco de la Esperanta gramatiko ofte kreas kap-rompilojn.
Nu, se vi skribas "Kiam mi eniris la kafejon, mi trovis du junulojn televidantajn lukton.", neniu povas miskompreni vian frazon, ĉu ne?
Merki
Skoða öll merkiSentence text
License: CC BY 2.0 FRSaga
Þessi setning var upphaflega viðbætt sem þýðing af setningu #598722
bætt við af ismael_avila — 1. janúar 2012
tengd af ismael_avila — 1. janúar 2012
breytt af ismael_avila — 2. janúar 2012
breytt af ismael_avila — 9. mars 2012