
Kara Amikema,
analizante vian frazon, mi havas problemeton.
"Eduki" estas transitiva verbo. "vin" estas la rekta objekto. Sed ankaŭ la subfrazo "ke vi estu ĝentila" ŝajnas al mi rektobjekta subfrazo.
En PIV estas jena ekzemplo:
la virinoj ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu[…]Z
Kion vi opinias pri "Mi ja edukis vin, POR ke vi estu ĝentila."?

Intertempe mi havas pli simplan proponon:
"Mi ja edukis vin esti ĝentila!"
Kion opinias la Esperantistaro de Tatoeba?

Laŭ pure lingvaj kriterioj la unue proponita ŝanĝo estas bona kaj sufiĉa.
("Mi ja edukis vin, por ke vi estu ĝentila!")
Tamen enhave tiu frazo ne plene kontentigas min (la ĝentileco certe ne estis la sola celo de la edukado) kaj tial la ideo de via dua propono konvinkas min pli kaj eble ankaŭ la posedanton de la frazo. ("Mi ja edukis vin esti ĝentila!") Tamen antaŭ ol hurai, mi emas cerbumeti pri la demando ĉu tiu kombino "eduki iun + infinitivo" estas pravigebla.
Ĝenerale certe ne estas malbone, se oni apud korekto de lingva eraro aldonas ankaŭ rekomendon de stila aŭ enhava plibonigo. Tio estas nur rekomendo kaj la posedanto povas libere decidi, ĉu sekvi ĝin aŭ ne.
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文はオリジナルで、翻訳として追加されたものではありません。
追加:AMIKEMA, 2012年1月11日
リンク:al_ex_an_der, 2013年2月7日
編集:al_ex_an_der, 2014年6月30日