Ĉu eblas ridetegi?
Same kiel malridi...
Mi trovas tiajn vortojn iom strangaj: ridegeti, ridetegi...
Se "li" ne sufiĉe kuraĝiĝis pro ŝia alrideto, mi povas skribi, ke ŝi alridas lin. Se tio ankoraŭ ne sufiĉas, mi alridegigos ŝin :)
Se "li" sciigos, kio vere kuraĝigas lin, mi pretos ŝanĝi :)
Kial "alrideti" anstataŭ la simpla "rideti al"?
Eble nur pro tio, ke la aliaj esprimoj estis jam uzitaj.
Mi scias, ke estas multaj verboj kun du formoj: unu kun aparta prepozio kaj alia kun prefiksa prepozicio.
- pensi pri io ↔ pripensi ion
Sed tiuj prefiksaj formoj havas sencon de pli granda amplekso ol tiu de la simpla transitiva verbo. Kp.
- havi en io ↔ enhavi ion
- planti rozojn ↔ priplanti ĝardenon
- ĵeti ŝtonojn ↔ priĵeti iun per ŝtonoj
- serĉi ies monon ↔ priserĉi homon
Do, kion pli grandan amplekson "alrideti" havas?
Laŭ mi la formo „alridetis” estas tute en ordo. Sed mi iom cerbumas pri alia aspekto. La franca havas „grand sourire”, la hispana „una gran sorisa”, la angla „a big smile”. Tiu nuanco mankas en la nuna frazo. „Alridetegis” iom strangus ;-)
La portugala simple havas „um sorrisão”. Se do vi adaptus vian frazon, ni eble malligu la portugalan tradukon.
Mi povus skribi "amplekse alridetis ŝin" :-))
Mi skribus "Ŝi donis larĝan rideton al li". Kp. kun "doni al iu kareson" de Z.
Nu, kara Metsis, vi mem demandis: "Do, kion pli grandan amplekson "alrideti" havas?" (Pardonon, estas eraro en via frazo, sed nun ne temas pri tiu eraro).
La respondo al via demando povus simple esti: granda.
Vi mem asertis; "Sed tiuj prefiksaj formoj havas sencon de pli granda amplekso ol tiu de la simpla transitiva verbo."
Precize tion mi faris, skribante "alridetis".
Mi do ne ŝanĝos mian originalan tradukon. La klarigon donis vi mem. Dankon.
Etiquetas
Veire totas las etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #1335678
added by GrizaLeono, April 3, 2012
linked by GrizaLeono, April 3, 2012
linked by martinod, April 10, 2012
linked by martinod, April 10, 2012
linked by PaulP, November 19, 2020
linked by PaulP, November 19, 2020
linked by martinod, November 19, 2020
linked by Metsis, November 20, 2020
linked by Metsis, November 20, 2020
linked by Metsis, November 20, 2020
unlinked by martinod, November 20, 2020
unlinked by martinod, November 20, 2020
unlinked by martinod, November 20, 2020
unlinked by martinod, November 21, 2020