
Sen kunteksto ne estas facile traduki la frazon al nacia lingvo. Pri kio temas? Ĉu ne estas iu idiomaĵo?

Jes, estas idiomaĵo kaj mi ĵus rimarkis, ke mia truduko estas malakurata laŭsence. Verŝajne "...el la domo" estus pli bona traduko, sed la germana originalo parolas pri pordo (Tür) kaj pro tio (verŝajne - jam pasis iomete da tempo kaj mi ne plu memoras, kion mi pensis tiam) mi preferis uzi la vorton "sojlo". Sed fakte la diraĵo parolas pri elirado, do komenco - la plej malfacila kaj plej grava paŝo estas la unua.
Tamen ja estas - kiel vi ĝuste konstatis - idiomaĵo; do mi ne certas, ĉu eble oni povus kompreni la frazon alimaniere (diraĵoj ja kutime estas sufiĉe vagaj, por uzi ilin diversokaze).
Ĉiukaze mi verŝajne ŝanĝu la tradukon, sed mi ankoraŭ ne tutet certas kiun version elekti - ĉu vi eble havas ideon?
Merki
Skoða öll merkiListar
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRSaga
Þessi setning var upphaflega viðbætt sem þýðing af setningu #1630902
bætt við af jxan — 17. júní 2012
tengd af jxan — 17. júní 2012