
tiom malagrabla

-1 Mi pensas, ke Manfredo pravas, Martinod. Laŭ mi "tia" rilatas al "ulo", "tiom" rilatus al "malagrabla". En la angla originalo "such" rilatas al "fellow".

Mi rigardis la francan frazon, kiu ankaŭ bone tradukas la anglan (eble ne gramatike, sed laŭ la vera signifo).

Jes, se mi tradukus el la franca, ankaŭ mi uzus "tiel" aŭ "tiom"! Certe ambaŭ formoj estas defendeblaj.

Mi kredas, ke oni ne povas komponi pronomoparojn tute laŭplaĉe kaj ke estas bone obei jenan rekomendon. La ti-vorto kaj la ki-vorto havu la saman finaĵon. (Estas ja rilato inter ili. Fakte tre grava rilato, kiu kunligas la ĉefan frazon kaj la suborditan frazon. Cetere oni vidas tion pli bone, se oni metis la komon.)
Do mia rekomendo estas elekti el la sekvaj frazoj. Kaj eble por la traduko de la angla frazo taŭgas unu frazo, dum por traduki la francan taŭgas alia.
Li ne estas tia ulo malagrabla, kia vi imagas lin. (kia montras la antaŭe nomitan econ)
Li ne estas tiel malagrabla ulo, kiel vi kredas/supozas/pensas. (kiel montras la antaŭe nomitan gradon)
Li ne estas tiom malagrabla ulo, kiom vi kredas/supozas/pensas. (kiel montras la antaŭe nomitan gradon)*
* (PMEG: Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi tiom anstataŭ tiel.)
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #288731
追加:Manfredo, 2013年2月1日
リンク:Manfredo, 2013年2月1日
リンク:Amastan, 2013年2月1日
リンク:Amastan, 2013年2月1日
リンク:Amastan, 2013年2月1日
リンク:Amastan, 2013年2月1日
リンク:Amastan, 2013年2月1日
編集:Manfredo, 2013年2月1日
編集:Manfredo, 2014年10月4日
リンク:Raizin, 2016年2月18日