
Ĉu 'malamas' ne sufiĉus?

Ha, kaj ekzistas ankaŭ abomeni...
mi tradukus dislike kiel malŝati (ĉar like mi tradukus kiel ŝati).
Mi imagas ke ambaŭ variantoj malami kaj malamegi validus, depende kompreneble de la kvanto (kvalito?) de la malamo.

to dislike = malŝati
to hate = malami
to detest = abomeni

Kara Elepanto, min iomete surprizas la ideo demandi (nur), kion iu pensas pri tio. Ŝajnas al mi, ke ni precipe devas rigardi lingvajn realaĵojn, konsulti vortarojn. Sed por plene respondi vian demandon mi faris ambaŭ, notis tiujn tri vortparojn laŭcerbe kaj poste serĉis la anglajn ekvivalentojn en la vortaro ReVo kaj (eĉ ☺)eksciis, ke miaj notoj ne maltrafas. Kompreble necesas konsideri, ke ofte necesas elekti el pluraj nunacoj laŭ la kunteksto kaj ke eĉ bonaj vortaroj ne ĉiam "scias" ĉion. Ĉar usonanoj fojfoje ŝatas uzi la vortojn "to love" kaj "to hate" pli malŝpare ol kelkaj aliaj planedanoj, oni de tempo al tempo trovas, ke eblas/indas/endas traduki "to hate" per "ŝati". (Ĉu eblas, indas, endas aŭ ne decidu la tradukanto laŭ sia sperto).

Unue: nedankinde, due: intertempe mi legis, kion skribis papiliĉasisto kaj do trie mi vidas, ke ni ĉiuj konsentas. ☺

Pardonu: "pluraj nunacoj" estu "pluraj nuancoj".

Vere nekredeble kian stultaĵon mi skribis sen rimarki ĝin!!
"to hate" per "ŝati" > "to hate" per "malŝati"

Bone. Mi ŝanĝis ĉiujn tri variantojn.
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR音声
更新履歴
この例文は #1665082
追加:soweli_Elepanto, 2013年3月8日
リンク:soweli_Elepanto, 2013年3月8日
編集:soweli_Elepanto, 2013年3月9日
リンク:jose76c, 2014年1月17日