
Kara Objectivesea,
mi proponas skribi "Bonvolu aplaŭdi ĉi tiun trupanon."
Sed mi konfesas, ke mi ne povas aserti, ke mi bone komprenas la anglan frazon. Trupano, kiel vi scias, estas ano de trupo. Kaj trupo laŭ http://vortaro.net/#trupo
estas "Tuto de la artistoj de teatro" aŭ parto de armeo.
Mi supozas, ke la aplaŭdo estas por teatra artisto. Ĉu mi eraras?

Saluton. Vi ne eraras; la idiotisme angla versio ne estas klara. Vidu <http://www.usingenglish.com/ref...trouper.html>. Vi ankaŭ havas ĝusta laŭvorta traduko de angla vorto "trouper" kiel "artistano de teatro," sed idiotisme, ĝi signifas "iu, kiu batalos por tiu, kion li kredas, kaj kiu ne facile cedas."
"Give it up" idiotisme signifas "ne sinbridu; bonvole aplaŭdu" (aŭ "bonvolu aplaŭdi").

Dankon pro via klarigo de la neklara angla frazo.
Mi jam delonge ne plu esperas iam kompreni dekmilonon de ĉiuj idiotismoj en tiu lingvo :-(

Kvankam mi legis ĉiujn viajn klarigojn (kaj dankas pro ili), la frazo en Esperanto ŝajnas al mi stranga kaj nekomprenebla. Kion vi opinias pri tiu modifo: "... ĉi tiun rezolutulon."

Mi opinias, ke la frazo de al_ex_an_der estas plibona. Bedaŭrinde, mi kreis novan frazon, kiam mi intencis korekti la malnovan. :-(

Se vi deziras tiel, mi forigos la novan"
http://tatoeba.org/deu/sentences/show/2854217
kaj vi povas "ripari" la malnovan.
http://tatoeba.org/deu/sentences/show/2506434
Bonvole aplaŭdu ĉi tiun rezolutulon.
Sed vi povas ankaŭ ŝanĝi la malnovan laŭ nova ideo.
(> "ĉi tiun rezolutan artiston" aŭ simile).
------------------------------------------
Ĉiuokaze mi kopiis la frazon:
Bonvole aplaŭdu ĉi tiun rezolutulon. ☺

Ĉar vi intertempe liberigis la frazon, mi adoptis ĝin kaj enskribis alian spontanan ideon. Se vi preferas alian solvon, mi volonte obeos vian konsilon.

Dankon, al_ex_an_der. Ĝi estas perfekta solvo.
タグ
すべてのタグを見るリスト
例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #2506344
追加:Objectivesea, 2013年6月18日
リンク:Objectivesea, 2013年6月18日
編集:Objectivesea, 2013年6月18日
編集:Objectivesea, 2013年11月16日
リンク:Objectivesea, 2013年11月16日
編集:al_ex_an_der, 2013年11月16日